Distriktaro Chemnitz
Blazono (de Saksio) | Situo en Germanio |
---|---|
La distriktaro Chemnitz ĝis la 1-a de marto 2012 estis unu el tri distrikaroj de la germana federacia lando Saksio, kovrante ties centron kaj sudokcidenton. Je tiu dato en Saksio malfondiĝis ĉiuj antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig. La administra unuo ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 germane nomiĝis Regierungsbezirk, kaj poste ĝis marto 2012 Direktionsbezirk.
Ĝis administra reformo de la 1-a de aŭgusto 2008 la distrikaro inkluzivis
la distriktojn
- Annaberg
- Aue-Schwarzenberg
- Chemnitzer Land
- Freiberg
- Mittlerer Erzgebirgskreis
- Mittweida
- Stollberg
- Vogtland
- Zwickauer Land
kaj la eksterdistriktajn urbojn
- Chemnitz
- Plauen
- Zwickau
Inter aŭgusto 2008 kaj februaro 2012 ĝi grupigis
la distriktojn
Ercmontaro (germane Erzgebirgskreis)
Centra Saksio (germane Mittelsachsen)- Vogtland
- Zwickau
kaj la eksterdistriktan urbon
Chemnitz.
Chemnitz
Plauen
Zwickau
Freiberg
|