Nulo estas la nombro kies adicio kun ajna nombro (aŭ subtraho el ajna nombro) ne ŝanĝas ĉi tiun nombron. Ĝia simbolo en la matematiko estas 0. Ĝi estas signo por malpleneco.
La nulo povas esti nombro aŭ cifero. Kiel cifero, oni distingu la nulon de la dekuma sistemo kaj la nulojn de alternativaj poziciaj sistemoj, kiel la duuma sistemo aŭ la deksesuma sistemo.
Enhavo
1En la matematiko
2laŭ skribo
3Historio
4Tipografio
5Vidu ankaŭ
En la matematiko |
Nulo estas la entjero inter minus unu kaj unu. Oni povas aŭ ne povas kalkuli ĝin kiel natura nombro, depende de la difino de la naturaj nombroj.
0 estas la nombro de elementoj en malplena aro. En kelkaj aksiomaj sistemoj surbaze de la arteorio, 0 estas difinita kiel la malplena aro.
0 ne estas primo.
laŭ skribo |
Ĉina skribo: 零
Historio |
La praktika uzo de la 0 komenciĝis relative malfrue. Kiel cifero, ĝi unue aperis ĉirkaŭ 300 a.K. ĉe la Babilonoj. Kiel nombro, ĝi nur poste aperis ĉe la hindaj matematikistoj, kaj la unua vera studo pri ĝi estis verkita de Brahmagupta en 628.
Tipografio |
Ofte estas problemo distingi nulon de litero "O". Tia distingo precipe gravas en komputiloj, kie uzo de la malĝusta signo povas kaŭzi neuzeblajn datenojn. Historie oni provis distingi per oblikva streko tra la cirklo, sed ne estis interkonsento, ĉu la strekon havu la litero aŭ la cifero. En tiparoj kun varia signo-larĝo la nulo kutime estas multe malpli larĝa ol litero "O". En egal-larĝaj tiparoj oni emas igi la nulon iom pli anguleca ol la literon.
Vertikala situo de cifero "0" en linio de teksto
Internacia mara signala flago por "0"
"0" montrata per sep-segmenta montrilo
Vidu ankaŭ |
Nula ero
Nula vektoro
Nula matrico
Negativa kaj nenegativa nombroj
Nombroteorio
Oblikvita nulo
Divido per nulo, vidu kaj bonvolu rigardi Projekto matematiko: Divido per nulo
0
$begingroup$
cv_split = StratifiedShuffleSplit(n_splits=10, test_size=0.3, random_state=0) # Performing cross-validation to estimate the performance of the models for idx, est in enumerate(estimator): cv_results = cross_validate(est[1](), x_value, y_value, cv=cv_split) I got following error from this code ValueError: The least populated class in y has only 1 member, which is too few. The minimum number of groups for any class cannot be less than 2. and my y_value looks like y_value = array([221900, 180000, 510000, ..., 360000, 400000, 325000]) I used this method before and y_value has the same shape as before.
python data-mining cross-validation
share
...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...
Prelog ankaŭ kroate, hungare Perlak estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Medimurska . Preĝejo de Prelog Urbocentro de Prelog Areo: km² Aŭtokodo: ČK Loĝantaro: 7800 Poŝtkodo: 40323 Telefonprefikso: Situo | Prelog situas inter Mura kaj Dravo sur mildaj deklivoj, kiuj defendis la urbon kontraŭ la proksima Dravo. Tra Dravo estas ponto, ĉefvojoj kondukas al Ĉakovec kaj Hungario. Historio | En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1264 pri la komunumo. Post la mezepoko la regiono apartenis al historia familio Zrínyi kaj iĝis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. En 1671 la Habsburgoj mortpunis Petron Zrínyi, la loĝantaro plejparte forfuĝis pro la supozota venĝo. En la 18-a jarcento prosperis kaj iĝis la plej granda regiona komunumo, superanta eĉ Ĉakovec. La urbo estis laŭvoje de saloliverado, silkouzino funkciis ĝis 1848, en 1761 baroka katolika preĝejo omaĝe al S...