14-a de aŭgusto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 14-a de aŭgusto estas la 226-a tago de la jaro (la 227-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 139 tagoj restas.
Je la 14-a de aŭgusto okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
410: Reĝo de visigotoj Alariko atakis Romon.
1018: Pola reĝo Boleslao la 1-a konkeris Kievon dum militmarŝo al Kievo por surtronigi sian bofilon Svjatopolko la 1-a, kun kiu solene eniris la urbon
1040: Reĝo Dunkano la 1-a estis mortigita en batalo kontraŭ sia kuzo kaj rivalo Macbeth - la lasta anstataŭas lin kiel reĝo de Skotlando
1288: Nordrejn-Vestfalio: Duseldorfo iĝis urbo
1291: Palestino: evakuado de templanoj el kastelo Château Pèlerin finiĝis
1344: Pollando: Działdowo ricevis urborajton
1359: Pollando: renovigo de urbaj privilegioj de Orneta laŭ Chełmno-juro - la urbo ricevis urbodomon
1370: Ĉeĥio: Karlovy Vary urbiĝis
1385: En Krevo (Grodna regiono) kun subskribo de la Kreva Unio komenciĝis Pola-Litova Unio
1409: En Korczyn (proksime al Busko-Zdrój) pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo ricevis skribaĵon de la Ordeno de germanaj kavaliroj pri deklaro de la milito
1431: En batalo de Domažlice husanoj supervenkis, sub gvido de Prokop Holý, imperiestran armeon
1433: Duarte la 1-a iĝis reĝo de Portugalio
1457: Dum 13-jara milito en mara batalo de Bornholm ŝiparo de Gdańsk (3 korsaraj ŝipoj) venkis la danan (16 ŝipoj)
1480: Turkaj invadintoj masakris ĉirkaŭ 800 loĝantojn de la itala urbo Otranto, kiuj malakceptis konvertiĝi al islamo
1502: Kristoforo Kolumbo albordiĝis al la hodiaŭa Honduro dum sia kvara kaj lasta ekspedicio al Nova Mondo
1592: Insuloj Falklandoj estis malkovritaj de esploristo John Davis - ili apartenas al britaj transmaraj teritorioj
1598: Irlando: dum la Naŭjara milito angloj malvenkis en la batalo de Yellow Ford (sude de Armagh)
1678: Franca-Nederlanda milito: francoj venkas en la batalo de Saint-Denis
1784: Alasko: rusa komercisto fondis la unuan rusan setlejon en la Insulo Kodiak
1791: Haitia revolucio kontraŭ francoj eksplodis
1814: Persona unio de Svedio-Norvegio estis subskribita
1816: Britio aneksis la insularon Tristan da Cunha en Atlantika Oceano
1870: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Ateo, omaĝe al Ate el la helena mitologio
1880: Oni finis konstruon de la katedralo en Kolonjo (komencitan en 1248)
1893: Parizo: unuafoje en la mondo oni komencis uzi aŭtokodojn
1900: Internacia soldataro ekokupis Pekinon finante Boksistan Ribelon
1901: Konektikuto: en Bridgeport okazis la unua ne stirata flugo de Gustav Weisskopf
1904: Rusa-japana milito: japanoj venkas en la mara batalo apud Ulsan
1912: Usonaj soldatoj invadis Nikaragvon
1914: En Kimberley (nuna Sud-Afriko) oni fermis supraĵan minejon de diamantoj, nomatan Granda Truo
Unua mondmilito:
1914: Franca armeo eniris al Loreno; en Lvovo fondiĝis Ukrainaj siĉ-pafistoj
1916: Rumanio deklaris militon al Aŭstrio-Hungario
1919: Vajmara Konstitucio ekvalidis
1919: Supra Silezio: striko de 140 mil polaj laboristoj komenciĝis, antaŭante eksplodon de armita ribelo
Batalo de Varsovio (kadre de pola-bolŝevika milito):
1920: Soveta armeo de Miĥail Tuĥaĉevskij konkeris post du tagoj Radzymin, pro tio la 5-a Armeo de generalo Władysław Sikorski komencis, kun helpo de spionaj aviadiloj, kuratakadon ekde la rivero Wkra; ĉefoj de diplomatiaj misioj forlasis Varsovion krom apostola nuncio Achille Ratti kaj itala parlamentano; unua malvenko de Ruĝa Armeo en dutaga batalado de Ossów (apud Wołomin) - pereis po 600 soldatoj de ambaŭ flankoj
1920: Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio subskribis interkonsenton pri reciproka kunlaboro, kio komencis konstruadon de Malgranda Entento
1921: Tannu Urianĥaj, posta Popola Respubliko de Tannu-Tuva akiris sendependecon (apogata de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko)
1933: Nordameriko: registriloj kaŭzis arbaran incendion en la Pacifika Montaro - estingita septembre
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Dum dutaga "homĉasado" en distriktoj Zamość, Biłgoraj, Hrubieszów, Chełm kaj Krasnystaw germana polico arestis pli ol 800 judojn, kiujn veturigis al ekstermejo Bełżec (proksime al Tomaszów Lubelski); de Varsovio forveturis la unua transporto de 513 personoj el Pawiak kaj 1153 viroj stratkaptitaj al koncentrejo Aŭŝvico
- Rothesay (en skota insulo Bute): antaŭtage de la festo de pola soldataro de soldattendaroj britaj regopovoj alsendis 100 oficirojn (en tio 10 generalojn), kie poste ektroviĝis ĉirkaŭ 600 oficiroj - decembre 1941 ili ricevis staton de malagado aŭ libertempon (rezervaj oficiroj) - ili povis foriri kiel civilaj rifuĝintoj kontraŭ malvesto de uniformoj. Ĉi tie ĉefministro de pola registaro en ekzilo siajn politikajn kontraŭulojn
1941: Germana polico pafmortigis apud Lubaczów 72 polojn; nokte de la 13-a/14-a de aŭgusto germanoj bruligis sinagogojn en Lvovo; Hans Frank en Krakovo deklaris, ke Ĝenerala Gubernio iĝis parto de Grandgermana Nazia Germanio; pola sacerdoto Maksimiliano Kolbe murdita per malsatigo en koncentrejo Aŭŝvico
- Brita ĉefministro Winston Churchill kaj usona prezidento Franklin D. Roosevelt subskribis Atlantikan Ĉarton; en Londono okazas premiero de brita filmo Dangerous Monlight montranta ruinigitan Varsovion kun fama inkluzivaĵo Warsaw Concerto pri la pola pianisto kaj aviadilisto, Stefan Radecki, kiu partoprenos la batalon de Anglio; en soveta malliberejo en Ĥarkovo mortis profesoro Stanisław Głąbiński, juristo kaj ekonomikisto, unu el gvidantoj de Nacia Demokratio: pola ĉasaviadila eskadrono "Dębliński" pafalterigis super Francio 8 germanajn aviadilojn sen propraj perdoj; pola-sovetunia kontrakto pri kreo de la Pola Armeo en Sovetunio nombronta 26 mil personojn kaj batalpreta ĝis la 1-a de oktobro 1941 (septembre 1942 nombris 62 082 soldatojn)
1942: Holokaŭsto: en Chełmno apud Dąbie germanoj murdis 4500 judojn de Szadek (Distrikto Kaliski); germanaj soldatoj pafmortigis ĉirkaŭ 700 judojn en Gorlice kaj Bobowa (Distrikto Gorlicki); dum likvido de geto en Krzemieniec (nun Ternopila provinco) germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj pafmortigis ĉirkaŭ 1500 judojn; dum ekstermigo de vilaĝo Kulno (proksime al Leżajsk) germanoj murdis 22 ukrainojn kaj 73 judojn; sekureca polico pafmortigis 24 loĝantojn de Otrocz (proksime al Janów Lubelski) pro helpo al partizanoj
1943: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis pli ol 30 loĝantojn de pola vilaĝo Stanisławów (nun en Volina provinco); en Poznań de la 15-a de julio ĝis la 14-a de aŭgusto germanoj eniris al polaj loĝejoj por forpreni parte aŭ tute kelkiam tre valorajn librokolektojn por makulaturo- Per venko de Ruĝa Armeo finiĝis batalo de Belgorodo
1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): la plej persistaj bataloj okazis en Malnova Urbo - ribelantoj detruas 3 tankojn; urbaj akvotuboj ĉesis funkcii - la loĝantaro devis iri al unu el du profundegaj putoj sub artileria aŭ aviadila pripafado; komandanto de Malta Malsanulejo ĉe str. Senatorska kolonelo d-ro Leon Strehl evakuis al nova sidejo 200 vunditojn de certa morto - pro tio ricevis Militan Ordenon Virtuti Militari; ĉe str. Jerozolimskie germanaj 17 soldatoj estis malliberigitaj, kies bataliono perdis duonon da homoj; dum batalo pri Varsovia Universitato ribelantoj gajnis kirasitan trasportilon de SS-divizio; komandanto de grupiĝo "Radosław" skribe ripetas hieraŭan peton pri ebleco ripozigi eĉ por 24 horoj lian grupon, kiu de 2 semajnoj senĉese batalas, kaj la lastaj tagoj sub intensa artileria pripafo estas aparte sangaj; "Warszawa Walczy" apelaciis al sangodonantoj; peza bombaviadilo Consolidated B-24 Liberator post malsuprenĵeta helpo al la ribelantoj estis alterigita fare de germana ĉasaviadilo apud Krakova arbaro kaj 7-persona skipo mortis forlasante la brulantan aviadilon per paraŝutoj, pro tro malgranda alteco; alia alianca aviadilo, trafita de germana artilerio falis ĉe str. Miodowa - korpoj de 6 pilotoj estis venonttage kune entombigitaj ĉe garnizona preĝejo; operaco Tempesto kontraŭ Wehrmacht komenciĝis en la Lodzo-areo de Pola Enlanda Armeo
De Varsovio al koncentrejo en Sachsenhausen alvenis transporto kun ĉirkaŭ 3 mil personoj; Londono: Winston Churchill skribis al Anthony Eden: Sendube estas tre strange, ke en la momento, kiam Subtera Armeo komencis batalon, Ruĝa Armeo haltigis sian ofensivon al Varsovio kaj retiriĝis ĝis certa distanco; "Pravda" postulis starigi antaŭ internacia tribunalo kulpantojn de la eksplodo de la ribelo de Varsovio; en "Dziennik Polski i Dziennik Żołnierza" Alan Graham skribis: Ĉu Britio nun, kiam venkas, povas fakte forgesi pri helpo de polaj pilotoj, sen kiuj la batalo de Anglio povus finiĝi tute alie? 23 polaj pilotoj de Skadro 303 skribis al brita reĝino Elizabeto la 2-a: Ĉu germana aviado post ties forpelo de la ĉielo super Londono povas revenĝi kaj porti la morton super Varsovio? Ĉu nia kredo al Britio devas esti detruita per flamoj de nia ĉefurbo?
1945: Japanio kapitulacis post la atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako - imperiestro Hirohito per radio anoncis la kapitulacon
1945: Franca registaro mortkondamnis per pafekzekutado marŝalon Philippe Pétain, kion prezidento Charles de Gaulle ŝanĝis je ĝismorta malliberigo.
1947: Pakistano iĝis islama ŝtato, rezulte de la disdivido de Brita Hindio
1951: Premiero de la usona filmo Ejo en la suno
1952: Federacia Respubliko Germanio aliĝis al Internacia Monunua Fonduso
1960: David Dacko iĝis la unua prezidento de Centrafrika Respubliko
1968: Premiero de la filmo Ŝtelitaj kisoj de François Truffaut
1969: Britaj soldatoj senditaj al Nord-Irlando.
1971: Barejno proklamis sendependecon
1973: Usono ĉesis aerataki Kamboĝon
1973: Konstitucio de Pakistano ekvalidis
1974: Turka delegitaro rompis pripacan negocon koncerne konflikton sur Kipro - dum 3 tagoj turka armeo aneksis 37% de la insulo, kio firmigis ĝian disdividon
1975: Los-Anĝeleso: premiero de brita komedia kulta filmo Rocky Horror Picture Show - en 2005 enskribita al nacia filmregistro
1980: Solidareco: komenco de strikoj en la Pola Marbordo: ŝipfarejo en Gdańsk haltiĝis postulante relaborigi Anna Walentynowicz, membrino de Liberaj Sindikatoj de Marbordo
1981: En Krimeo renkontiĝis gvidanto de Sovetunio Leonid Breĵnev kun pola generalo Wojciech Jaruzelski
1982: Milita stato en Pollando: en Kwidzyn milico kaj mallibereja gardistaro brutale subpremis internigejon por aktivuloj de Solidareco - rezulte oni batis pli ol 80 personojn, duono de ili grave vundiĝis
1994: Internacia teroristo Ilich Ramírez Sánchez estis arestita en sudana Ĥartumo de francaj spionoj kaj poste veturigita al Parizo
2001: Pollando: Pastro Tadeusz Rydzyk fondis Superan Lernejon pri Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń
2003: Svedoj referendumis pri malakcepto de eŭro
2003: Granda elektrorompo en Usono kaj Kanado: Nov-Jorkon, Detrojton kaj Toronton ekregis mallumo
2004: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis sian lastan, la 104-an pilgrimadon al la franca pilgrimejo Lourdes
2006: Batalhalto en la Dua Libana Milito: Israela retiriĝo, fakta venko de Hizbulaho
2006: En centra Somalio kreiĝis memdeklarita ŝtato Galmudugo
2006: En pakistana urbo Karaĉio oni malkovris monumenton al pola generalo Władysław Turowicz
2007: 796 personoj pereis kaj 1562 vundiĝis en serio de sinmortigaj bombaj atencoj kontraŭ jezidoj Kahtanija (Gubernio Ninivo) en Irako
2008: Kartvela-rusa milito: pli ol 100 rusaj veturiloj, en tio kirasitaj kaj tankoj, ektroviĝis 2 km de Zugdidi kaj aliaj revenis direkte al Gori, de kie matene alvenintaj kartvelaj rifuĝintoj denove fuĝis; Parlamento de Kartvelio unuvoĉe proklamis forlason de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
2010: Junularaj Olimpikoj komenciĝis en Singapuro (somera versio)
2013: Egiptaj sekurecaj servoj komencis likvidon de du tendaroj de la adeptoj de eloficigita prezidento Mohamed Mursi en Kairo, kio kaŭzis tumultojn en la tuta lando - rezulte de masakro ĝis la 18-a de aŭgusto 638 personoj pereis (en tio kameraisto de Sky News kaj araba ĵurnalistino) kaj 4 mil vundigxis
2015: Havano: ambasadejo de Usono estis remalfermita post 54 jaroj de diplomatiaj uson-kubaj rilatoj
Naskiĝoj |
1455: Johann von Dalberg, germana humanisto, kanceliero de la Universitato de Hajdelbergo (m. 1503)
1502: Pieter Coecke van Aelst, flandra pentristo okupiĝanta pri skulptarto, arkitekturo, projektinto de vitraloj (m. 1550)
1688: Frederiko Vilhelmo la 1-a, reĝo kaj kreinto de armea potenco de Reĝlando Prusio (m. 1740)
1742: Pio la 7-a, papo, reforminto de la Kongregacio por la evangelizado de la popoloj, servisto de Dio (m. 1823)
1772: Aleksandro Leopoldo de Habsburgo-Loreno, hungara palatino kaj aŭstra arkiduko (m. 1795)
1776: Christian Friedrich Tieck, germana skulptisto, dekoraciinta Vajmaran Urbokastelon (m. 1851)
1777: Hans Christian Ørsted, dana fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto de elektromagneta forto (m. 1851)
1811: Adam Clark, skota inĝeniero, konstruinto de Széchenyi-Ĉenponto en Budapeŝto (m. 1866)
1840: Richard von Krafft-Ebing, aŭstro-germana seksologo, psikiatro, neŭrologo kaj kriminologo (m. 1902)
1854: Richard Maria Werner, aŭstra germanisto kaj literaturhistoriisto (m. 1913)
1867: John Galsworthy, angla Nobelpremiita verkisto, enestanta en esperantlingva Angla Antologio (m. 1933)
1871: Guāngxù, ĉina imperiestro el Qing-dinastio, reganta, sub influo de la imperiestrino Ciŝji (m. 1908)
1879: John Maclean, skota marksista politikisto (m. 1923)
1889: Willi Münzenberg, germana eldonisto, politikisto, komunisto kaj kontraŭfaŝisto (m. 1940)
1892: Kaikhosru Shapurji Sorabji, angla komponisto persdevena (m. 1988)
1908: Jolán Bonyháti, hungara redaktorino kaj bibliografino (m. 1984)
1910: Willy Ronis, franca fotisto, konata pri la fotoj pri Popola Fronto (m. 2009)
1912: Erwin Strittmatter, germana verkisto legata en Germana Demokratia Respubliko (m. 1994)
1913: Péter Adorján, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1944)
1916: Ernő Makkai, hungara filozofihistoriisto (m. 1945)
1919: Ilona Nagy, hungara verkistino, edzino de István Bonczos (m. 2007)
1926: René Goscinny, franca verkinto de la fama bildliteratura serio Asteriks, pol-juddevena (m. 1977)
1932: Anna Bán, hungara teatra aktorino (m. 1973)
1935: Andrzej Wilkosz, pola briĝisto, Monda Ĉefmajstro, aŭtoro de briĝa konvencio (m. 2012)
1939: István Gergely, hungara skulptisto, konata de reliefoj pri hungaroj de Transilvanio (m. 2008)
1945: Steve Martin, usona aktoro, verkisto, komponisto
1945: Wim Wenders, germana reĝisoro, scenaristo, aktoro, produktoro kaj fotartisto
1954: Gianroberto Casaleggio, itala entreprenisto, politika aktivisto, kunfondinto de la MoVado 5 Steloj (m. 2016)
1957: Alfred Wierzbicki, pola kleriko, teologo kaj etikisto, spertulo pri senperforto kaj filozofio de totalismo, profesoro de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
1960: Sarah Brightman, angla sopranistino, aktorino kaj dancistino
1966: Halle Berry, afro-usona aktorino, plurfoje premiita
1975: Ágnes Anna Kovács, rumania hungara, hungara aktorino (m. 2008)
1983: Mila Kunis, usona teatra kaj filma aktorino ukraindevena
Mortoj |
1040: Dunkano la 1-a, reĝo de Skotlando, nepo de sia antaŭulo Malkolmo la 2-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1001)
1167: Rainald von Dassel, germana teologo, ĉefepiskopo de Kolonjo kaj regna kanceliero (naskiĝis ĉirkaŭ 1120)
1433: Johano la 1-a, reĝo de Portugalio el dinastio Aviso (n. 1357)
1464: Pio la 2-a, itala papo, humanisto, fondinto de la Universitato de Bazelo (n. 1405)
1754: Maria Ana de Aŭstrio, reĝino de Portugalio, edzino de Johano la 5-a (n. 1683)
1793: Ferenc Berchtholdt, slovaka episkopo kaj profesoro (n. 1730)
1819: Erik Acharius, sveda kuracisto kaj botanikisto, patro de likenologio (n. 1757)
1841: Johann Friedrich Herbart, germana filozofo kaj pedagogo (n. 1776)
1856: William Buckland, angla geologo kontribuinta al la teorio pri katastrofismo (n. 1784)
1858: Tokugawa Iesada, japana ŝoguno el Tokugawa (klano) (n. 1824)
1866: Karol Kuzmány, slovaka verkisto, poeto, protestanta teologo, nacia aganto, kunfondinto kaj vicprezidanto de Matica slovenská (n. 1806)
1870: David Farragut, admiralo de usona mararmeo (n. 1801)
1888: Friedrich Hofmann, germana verkisto, poeto, leksikografo (n. 1813)
1921: Georg von Schönerer, aŭstra politikisto kontraŭbatalanta katolikismon, adepto de Prakatolika Eklezio enfluinta junan Adolf Hitler (n. 1842)
1928: Klabund, germana verkisto kaj poeto (n. 1890)
1941: Paul Sabatier, franca Nobelpremiita kemiisto prilaborinta teorion de katalizaj procesoj (n. 1854)
1941: Maksimiliano Kolbe, pola sacerdoto, misiisto en Japanio, entreprenisto amaskomunikila, romkatolika sanktulo, murdita anstataŭ malliberulo de germana Aŭŝvico (n. 1894)
1951: William Randolph Hearst, usona magnato de amaskomunikiloj (n. 1863)
1956: Konstantin von Neurath, germana nazia diplomato, estro de Protektorato Bohemio kaj Moravio (n. 1873)
1956: Bertolt Brecht, germana komunista verkisto, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1898)
1958: Frédéric Joliot-Curie, franca Nobelpremiita fizikisto, malkovrinta kreadon de pozitronioj el fotonoj (n. 1900)
1959: Nicolae Dărăscu, rumana pentristo influita de impresionismo kaj nov-impresionismo (n. 1883)
1959: Pál Jávor hungara teatra kaj filma aktoro (n. 1902)
1963: István Monoki, hungara bibliografo laboranta en Centra Universitata Biblioteko de Kluĵo (n. 1887)
1972: Jules Romains, franca poeto kaj verkisto (n. 1885)
1978: Géza Féja, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj pedagogo (n. 1900)
1979: Aladár Kovách, hungara historiisto kaj verkisto (n. 1908)
1984: Samu Borbély, hungara matematikisto kaj profesoro (n. 1907)
1994: Elias Canetti, aŭstra Nobelpremiita verkisto sefarddevena (n. 1905)
2003: Sándor Tonk, hungara historiisto, rektoro de Transilvania Hungara Universitato Sapientia (n. 1947)
2004: Czesław Miłosz, pola Nobel-premiita poeto, prozisto, tradukisto, profesoro, aŭtoro de esoj Menso malliberigita (n. 1911)
2007: János Sárközi, hungara fizikisto, tradukisto, verkisto kaj esperantisto (n. 1932)
2007: R. J. Milton, finna esperantisto britdevena, vojaĝisto, redaktanto de "Esperanta Finnlando", honora membro de Esperanto-klubo de Helsinki (n. 1924)
2010: Abbey Lincoln, usona ĵaz-kantistino, komponistino kaj aktorino (n. 1930)
2016: Hermann Kant, germana komunista verkisto (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Usono: Tago de Indiana Ĉifranto (navahoj, ĉoktaoj)
Pollando: Tago de Energiisto
Nacia tago en Pakistano: fondado de la ŝtato (1947); plia tago estas la 23-a de marto.
Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Maksimiliano Kolbe, pola sacerdoto kaj martiro
Tagoj de semajno |
La 14-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.