Privolno (Simferopola distrikto)



















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Privolno
ruse Привольное
ukraine Привільне
krime-tatare Tavşan Bazar

Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo


Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Dobra komunumo

Koordinatoj:

44° 48′ N, 34° 21′ O44.79888888888934.341666666667Koordinatoj: 44° 48′ N, 34° 21′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~540 m

Areo:
0,03 km²

Loĝantaro:
30 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97578

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Bujuk-Jankoj (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata






Privolno (Krimeo)

DMS

Privolno

Privolno


Situo de Privolno sur la mapo de Krimeo




Privolno (Simferopola distrikto)

DMS

Privolno

Privolno


Situo de Privolno sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Dobra komunumo estas prezentita per aparta koloro)

Privolno en la Komunejo







v  d  r


Information icon.svg



Privolno (ruse Привольное, ukraine Привільне, krime-tatare Tavşan Bazar) estas malgranda vilaĝo en la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, administre apartenanta al la Dobra komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 88 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo oficiale nomiĝis Tauŝan-Bazar.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas en la plej sudorienta parto de la Simferopola distrikto tuj ĉe la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto proksimume 18 kilometrojn for de Simferopolo. Privolno troviĝas en la montara parto de Krimeo, kelkajn kilometrojn for de la Angara montpasejo, kiu situas sude. La plej proksima loĝloko estas la vilaĝo Perevalno, kiu situas ĉ. 3,5 kilometrojn norde.



Historio |


Oni opinias, ke la unua loĝloko ĉi tie aperis en la 17a jarcento[2], tamen la unuaj fidindaj skribaj mencioj pri ĝi aperis nur en la jaro 1864, kiam ĝi estis menciita (kun la nomo Tavŝan-Bazar) kiel ŝtata poŝta stacio (kie oni povis ripozi kaj ŝanĝi la ĉevalojn dum longaj veturoj); tiam ĝi havis nur 1 korton kaj 13 konstantajn loĝantojn.


La unua mencio pri Privolno kiel aparta loĝloketo aperis nur en la jaro 1926 (kun la nomo Tauŝan-Bazar). En la jaro 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la loĝloketo estis ŝanĝita de Tauŝan-Bazar al Privolnoje[3] (la rusa nomo signifas vasta, libera).


Per la decido de la Parlamento de Aŭtonoma Respubliko Krimeo la 22an de aprilo 2009 la loĝloketo ricevis oficialan statuson de vilaĝo[4].



Nuntempo |


Laŭ la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 30 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 37 homojn[2]. La vilaĝo havas areon de 3 hektaroj kaj konsistas el 17 kortoj. La loĝantaro de la vilaĝo okupiĝas ĉefe pri la memstara enkorta agrikulturado. Iuj el la loĝantaroj laboras pri priservado de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Aluŝto-Jalto.


Apud la vilaĝo troviĝas populara stabila turista bivakejo Sosnovka, de kiu komenciĝas la pado sur la orientan randon de la malsupra altebenaĵo de Ĉatirdago.



Referencoj |



  1. 1,01,1Oficialaj informoj pri Privolno en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-05.

  2. 2,02,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-05.


  3. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-10-05.


  4. Informo pri la status-ŝanĝo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2013-10-05.



Ligiloj |




  • Kategorio Privolno (Simferopola distrikto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficialaj informoj pri Privolno en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-05.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Dobra komunumo (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-05.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka
Beloglinka
Ĉajkino
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka
Denisovko •
Divnoje
Dmitrovo
Dobro •
Donskoje
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo
Ĥaritonovka
Ivanovko •
Ĵivopisnoje
Ĵuravljovka
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka
Klinovko •
Kluĉevoje
Kluĉo •
Kolĉugino
Kolodeznoje
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje
Kuprino
Kurgannoje
Lazarevko •
Lekarstvennoje
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje
Meĵgornoje
Mirnoje
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka
Novonikolajevko •
Novosjolovka
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje
Petropavlovko •
Petrovka
Pionersko •
Poĵarskoje
Privolno •
Proljotnoje
Prudovoje
Ravnopolje
Radzolje
Rodnikovoje
Skvorcovo
Sofijevka
Solneĉnoje
Solovjovko •
Sovĥoznoje
Spokojnoje
Storoĵevoje
Strogonovko •
Suĥoreĉje
Sumskoje
Ŝafrannoje
Ŝirokoje
Teplo •
Teplovka
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje
Uroĵajnoje
Verĥnekurgannoje
Veselo •
Vinnickoje
Vodnoje
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár