Novalo




Novalo estas la NPIV „nekulturata, ripozanta plugtero. ’’’novali’’’ (ntr) Esti ripozanta (pp grundo)“.
Novalo estas tereno (agro aŭ herbejo)., kiu el ekonomiaj, regenerativaj aŭ aliaj kialoj ne estas kultivata. Oni distingas inter novalo, kiu daŭras maksimume kelkaj jaroj, kaj senkultivejo, kie neniam estis kultivita pro la malbona grundkvalito aŭ troa dekliveco.




Enhavo






  • 1 Tipoj de Novaloj


    • 1.1 Agrkultura Novalo


      • 1.1.1 Historio


      • 1.1.2 Regenerata Novalo (Kulturnovalo)




    • 1.2 Industria kaj Trafikeja Novalo




  • 2 Evoluado de la Vegetaĵo


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Literaturo


  • 5 Eksteraj ligiloj





Tipoj de Novaloj |



Agrkultura Novalo |


En agrikulturo iam kultivitaj areoj ne estas uzataj pro ekonomiaj aŭ regeneraj kialoj.



Historio |


En trijara ciklo estis kultivataj sinsekve vintrocerealo kaj somercerealo, poste la kampo ne estas kultivata (novalo). Dum tiu novalo la grundo povas repozi kaj gajni novan forton. Tiu trijara ciklo oni nomas trikampa mastrumado


Laŭ la biblio en la Malnova Tetamtento la loĝantoj de la malnova Israelo lasas iliajn kampojn ĉiun sepan jaron nekultivataj.



Regenerata Novalo (Kulturnovalo) |


La sistemo de la novaljaro oni aplikas hodiaŭ en tiel nomtaj „malfavorataj regionoj“, kies ekologiaj kondiĉoj ne permesas ĉiunjaran kultivadon, sen kaŭzi grundmalfertiligado.
Tio ekzemple estas partoj de la subtropikoj, kie la grundaj havas etan nutraĵrezervon. Se oni ne novalas la grundo degradiĝas.


La efiko de la novalo:



  • transkombinado kaj aldonado de organika substanco

  • transformigadode nutraĵojen solvebla formo (mineraligado)

  • plibonigo de la grundstrukturo (kultiveco)

  • malpligo de la trudherboj

  • plibonigo de la akvorezervoj de la grundo


Mulĉado de la novalo eblas ĝis la 15a de julio (en Germanujo). Tiu evitas, ke arboj kaj arbustoj kreskas.



Industria kaj Trafikeja Novalo |




iama kargostacio en Linz dum la malkonstrulaboroj




nekultivejo pro loĝejkonstruo en Eppelheim


Industria novalo estas nekultivita arereo,, kiu ekestas pro la fino de industriaj instalaĵoj. La konstruaĵoj estas malkonstrataj aŭ disfalas (ekzemple industria novalo Krupp en Essen).



Evoluado de la Vegetaĵo |



En la kristana kulturrondo novalo aperis en la formo de la du- kaj triagraj kultivcikloj, kiam oni lasis duonon aŭ trionon de la agro nesemita.


La novaligo celis konservon de la agra produktemo, eviton de elĉerpiĝo de la grundo. Oni malnove tute ne kultivis la novalon, poste oni plugis trifoje (la tria servis kiel antaŭpreparo por la semado).


Oni distingas du tipojn de novalo:



  • nigra novalo: tute nekulturata agro

  • verda aŭ duonnovalo: oni semas someran verd-plantojn por plugi ilin kiel verd-sterkon (ĉefe fabacoj, grenacoj, kolzo).



Vidu ankaŭ |



  • alterna kultivado

  • senkultivejo



Literaturo |



  • Detloff Köppen (Hrsg.): Bodenfruchtbarkeit im Agroökosystem. 1. Auflage. Verlag Dr. Kovač, Hamburg 2004, ISBN 978-3-8300-1538-3.

  • Mathias Güthling: Innerstädtische Brachflächen – Untersuchungen zur Umgestaltung von innerstädtischen Bahnflächen am Beispiel des Reichsbahnausbesserungswerkes Potsdam. Arbeitshefte des Instituts für Stadt- und Regionalplanung der TU Berlin, Heft 74. Berlin 2009, ISBN 978-3-7983-2107-6



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Novalo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Novalo en la Vikivortaro (Universala vortaro)





  • Kategorio Novalo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár