Alsó-Fehér




Alsó-Fehér (alŝO-fehEr) estis historia reĝa departemento en la orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en Transilvanio, rumane: Comitatul Alba de Jos, germane: Unterweißenburg. Alsó signifas hungare suba, fehér blanka. La lasta signifas tion, ke la romianoj postlasis domojn el kalkoŝtono.




Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Alsó-Fehér




Katolika katedralo en Gyulafehérvár




Fortikaĵo de Gyulafehérvár



  • Departementejo: Nagyenyed


  • Areo: 3580  km²


  • Loĝantaro: 221 618 en 1910




Enhavo






  • 1 Demografio


  • 2 Administracio


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Vidu ankaŭ





Demografio |


Laŭ la censo de 1880



  • 26 653 (15,0%) hungaroj

  • 7 222 (4,1%) germanoj

  • 140 140 (78,8%) rumanoj

  • 3 792 (2,1%) ceteraj.


Laŭ la censo de 1910



  • 39 107 (17,6%) hungaroj

  • 7 269 (3,3%) germanoj

  • 171 483 (77,4%) rumanoj

  • 3 759 (1,7%) ceteraj.



Administracio |


Estis 8 distriktoj, ties nomoj kaj sidejoj (distriktejoj) pliparte samas:



  • Alvinc

  • Balázsfalva

  • Kisenyed, escepte distriktejo: Vízakna

  • Magyarigen

  • Marosújvár


  • Nagyenyed, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo

  • Tövis

  • Verespatak


Krome estis 3 urboj kun konsilantrajto:



  • Abrudbánya


  • Gyulafehérvár, katolika ĉefepiskopejo

  • Vízakna


Fine estis 177 vilaĝoj.


La departemento situis en montara regiono meze de Transilvanio. Gravaj riveroj estas Târnava Mare, Târnava Mică kaj Mureş.


Dum la historio ofte okazis atakoj de tataroj, turkoj, aŭstroj, eĉ hungaroj kaj ankaŭ rumanoj. En 1849 rumanaj liberbrigadoj atakis Nagyenyed, la tie trovitaj 4000 hungaroj estis murditaj. En tiu formo la departemento formiĝis en 1764, pli frue estis departemento Fehér (=blanka), tiam aldoniĝis ceteraj partoj. En 1919 la rumana armeo okupis interalie la departementon, ekde 1920 ĝi apartenas al Rumanio, kies departementa (distrikta) sistemo estas tute alia.


En Abrudbánya kaj en Verespatak estas minejo pri ercoj, en Vízakna oni minas salon. En la departemento oni kultivas tritikon, maizon, terpomon, krome estas paŝtejoj kun ŝafoj kaj arbaroj. Dum la historio sur Mureş okazis liverado sur flosoj.



Eksteraj ligiloj |



  • Censo de Hungario en 1880 (hungare)

  • Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)



Vidu ankaŭ |



  • Departementoj de reĝlando Hungario

  • Hungara reĝlando





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár