Borsod
Borsod (borŝod), germane Borschod estis historia departemento en meza parto de la Hungara Reĝlando.
- Departementejo: Miskolc
Areo: 3629 km²
Loĝantaro: 215.797 en 1891
Enhavo
1 Demografio
2 Administracio
3 Eksteraj ligiloj
4 Vidu ankaŭ
Demografio |
Laŭ la censo de 1880
- 181 322 (92,6%) hungaroj
- 2 325 (1,2%) germanoj
- 10 845 (5,5%) slovakoj
- 1 217 (0,6%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 281 874 (97,2%) hungaroj
- 2 379 (0,8%) germanoj
- 4 115 (1,4%) slovakoj
- 1 546 (0,5%) ceteraj.
Alia censo
- 202 896 (93.6%) hungaroj
- 9738 (4.5%) slovakoj
- 3160 (1.5%) germanoj
Administracio |
Estis 6 distriktoj, distriktonomoj kaj distriktejoj samas:
- Edelény
- Mezőcsát
- Mezőkövesd
Miskolc, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Ózd
- Sajószentpéter
La departemento situis de la Karpatoj ĝis Tiso, estis norde motara, sude ebenaĵa. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon komence de la 11-a j.c. La unua departementejo estis setlejo Borsod kune kun terfortikaĵo, kie nun Edelény etendiĝas. Poste ankaŭ peĉenegoj setlis. En 1241 tataroj neniigis la hungaran armeon ĉe vilaĝo Muhi. La turkoj en 1566 parte, en 1596 preskaŭ la tuton okupis. La departemento liberiĝis en 1687. En 1707 Rákóczi aranĝis parlamenton en Ónod. En 1919 la hungara ruĝa armeo startante el Borsod, okupis nordan parton de la lando, kie ili proklamis Slovakan Konsilantaran Respublikon. La departemento pli kaj pli ligiĝis al la peza industrio, krome estas grava komerca vojo Miskolc-Kassa-Pollando. Ekde 1920 la departemento dikiĝis per restintaj aliaj departementpartoj, havanta longan nomon Borsod-Abaúj-Zemplén. Tiun longaĵon oni nomas mallonge BAZ.
Eksteraj ligiloj |
- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)
Vidu ankaŭ |
- Departementoj de reĝlando Hungario
- Hungara reĝlando
|