Esztergom (historia departemento)
Departemento Esztergom | ||
hungare: Esztergom vármegye, slovake: Ostrihomská župa, latine: Comitatus Stringoniensis | ||
Reĝa departemento de Hungara reĝlando | ||
Departementa domo - Esztergoma burgo - en urbo Esztergom | ||
| ||
Oficiala nomo: Esztergom vármegye | ||
Lando | Hungara reĝlando | |
---|---|---|
Konata loko | Esztergoma burgo | |
Rivero | Danubo | |
Departementa urbo | Esztergom | |
Areo | 1 076,0 km² (107 600 ha) | |
Loĝantaro | 90 817 (1910) | |
Denseco | 84,4 loĝ./km² | |
Estiĝo | 10-a jarcento | |
Situas nun en | Hungario, Slovakio | |
Departemento Esztergom | ||
Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Esztergom | ||
Vikimedia Komunejo: Esztergom County | ||
Esztergom (reĝa departemento) (estergom) estis departemento en meza parto de la Hungara Reĝlando, germane: Graner Gespanschaft, slovake: Ostrihom (župa).
Enhavo
1 Demografio
2 Administracio
3 Eksteraj ligiloj
4 Vidu ankaŭ
Demografio |
Laŭ la censo de 1880
- 57.220 (79,4%) hungaroj
- 8.682 (12,0%) germanoj
- 5.751 (8,0%) slovakoj
- 412 (0,6%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 73.418 (80,8%) hungaroj
- 9.455 (10,4%) germanoj
- 7.520 (8,3%) slovakoj
- 424 (0,5%) ceteraj.
Alia censo
- 62 505 (79,7%) hungaroj
- 8941 (11,4%) germanoj
- 6432 (8,2%) slovakoj
Administracio |
Estis 2 procesa distriktoj, ties nomoj estas la samaj, ol la distriktejoj:
Esztergom samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
Štúrovo, tiam nomata Párkány
Ambaŭ komunumoj situas ĉe la Danubo-bordo, unu kontraŭ la alia.
La departemento situas laŭ bordoj de Danubo, la maldekstra (norda) regiono estas precipe ebenaĵa, la kontraŭa parto precipe montara. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon en la 11-a j.c., krome Esztergom iĝis religia ĉefurbo de Hungarujo. Dum la mezepoko la ĉefepiskopo estis ankaŭ departementestro. Post la mezepoko la turkoj okupis precipe la sudajn regionojn. En 1920 la teritorioj en la maldekstra Danubo-bordo iĝis ĉeĥoslovakia. Inter 1938-1945 Hungario rericevis la forigitajn teritoriojn. En Hungario la restinta parto unuiĝis kun departemento-parto Komárom (reĝa departemento).
Eksteraj ligiloj |
- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)
Vidu ankaŭ |
- Departementoj de reĝlando Hungario
- Hungara reĝlando
|