Tervermo
Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Familioj | ||||||||||||
Acanthodrilidae | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tervermo estas la komuna nomo por la plej grandaj membroj de la oligoĥetoj (kiu estas aŭ klaso aŭ subklaso laŭ aŭtoro) en la filumo de anelidoj. Tradicie oni klasiĝis en la ordo Opisthopora surbaze de tio ke la masklaj poroj malfermiĝis al la ekstero de la korpo malantaŭ tiu loko kie la inaj poroj malfermiĝas al la ekstero (kvankam la masklaj segmentoj estas antaŭ tiuj de la inoj. Kladistikaj studoj tamen metas ilin en la subordon Lumbricina de la ordo Haplotaxida.
Taksonomio kaj geografia distribuo de tervermaj familioj |
Ĉefaj familioj :
Lumbrikedoj : mildklimataj regionoj de la norda hemisfero, plejparte Eŭrazio
Hormogastridae : Eŭropo
Sparganophilidae : Nordameriko
Almidae : Afriko, Sudameriko
Megascolecidae : Sudorienta Azio, Aŭstralio kaj Oceanio, okcidenta Nordameriko
Acanthodrilidae : Afriko, sudorienta Nordameriko, Centra Ameriko, Sudameriko, Aŭstralio kaj Oceanio
Ocnerodrilidae : Centra Ameriko, Sudameriko, Afriko
Octochaetidae : Centra Ameriko, Hindio, Nov-Zelando, Aŭstralio
Exxidae : Centra Ameriko
Glossoscolecidae : Centra Ameriko kaj norda Sudameriko
Eudrilidae : Afriko kaj suda Afriko
lilioodora giganta tervermo