Békés (historia departemento)




Békés estis historia reĝa departemento en la meza parto de la Hungara Reĝlando, slovake: Békeš uhorská župa, germane: Komitat Bekesch. Ĝi estas historia antaŭulo de la nuna depatemento Békés. La vorto signifas pacema, temas pri nomo de la unua departementestro.




Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Békés




Brika fortikaĵo de Gyula



  • Departementejo: Gyula


  • Areo: 3 671  km²


  • Loĝantaro: 298 700 en 1910




Enhavo






  • 1 Demografio


  • 2 Administracio


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Vidu ankaŭ





Demografio |


Laŭ la censo de 1880



  • 160 056 (69,8%) hungaroj

  • 6 910 (3,0%) germanoj

  • 56 127 (24,5%) slovakoj

  • 5 589 (2,4%) rumanoj

  • 553 (0,2%) ceteraj.


Laŭ la censo de 1910



  • 219 261 (73,4%) hungaroj

  • 6 048 (2,0%) germanoj

  • 66 770 (22,4%) slovakoj

  • 6 125 (2,1%) rumanoj

  • 506 (0,2%) ceteraj.



Administracio |


Estis 7 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:




  • Békés (urbo), la unua departementejo


  • Békéscsaba, la nuntempa departementejo

  • Gyoma


  • Gyula, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo

  • Orosháza

  • Szarvas

  • Szeghalom


La departemento situis tute en ebenaĵo. Grava rivero estas Körös.


La alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena por loĝadi pro la kampoj, rivero. Stefano la 1-a (Hungario) fondis la departementon en komence de la 11-a j.c. Tiam la departementejo estis Békés, kie estis tera fortikaĵo. Post la turka erao senhomaj vilaĝoj restis. Alvenis krom hungaroj slovakoj, germanoj kaj rumanoj. Nuntempe centro por rumanoj estas Elek kaj Gyula, por slovakoj Békéscsaba. En la 19-a j.c. la regiono nomiĝis "ŝtormoangulo", ĉar oftis la agraraj strikoj kaj ribeletoj.



Eksteraj ligiloj |



  • Censo de Hungario en 1880 (hungare)

  • Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)



Vidu ankaŭ |



  • Departementoj de reĝlando Hungario

  • Hungara reĝlando





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár