Benjeto
Benjeto estas faruna maso fritita en oleo; foje kovrata per sukero, mielo aŭ similaĵo; foje farĉita per kremo, ĉokolado aŭ aliaj ingrediencoj.
Enhavo
1 Hispanaj benjetoj: churro kaj porra
2 Argentinaj benjetoj
3 Tajvanaj benjetoj
4 Nederlandaj benjetoj
Hispanaj benjetoj: churro kaj porra |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Churro.
Churro [ĈURro] estas cilindro-forma benjeto fritita en oliva oleo, kaj tre populara manĝaĵo en Iberio.
Argentinaj benjetoj |
La argentina versio de churro ofte enhavas karamelkremon.
Tajvanaj benjetoj |
Tute samforma kaj samkonsista kiel la hispana porra (legu ĉi-supre), kun la diferenco, ke oni trempas ĝin en varman sojlakton aŭ en diversajn supojn.
Nederlandaj benjetoj |
Dum la silvestra festo oni manĝas en Nederlando pombenjetojn. Tio estas disketo de pomo trempita en faruna maso kaj fritita en oleo.