Szolnok-Doboka




Szolnok-Doboka (solnok-) estis historia reĝa departemento en orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en Transilvanio, rumane Solnoc-Dăbâca, germane Sollnok-Dobeschdorf.




Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Szolnok-Doboka




Ortodoksa (greka-katolika) preĝejo oftas en la departemento



  • Departementejo: Dés


  • Areo: 4786  km²


  • Loĝantaro: 251.936 en 1910




Enhavo






  • 1 Demografio


  • 2 Administracio


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Vidu ankaŭ





Demografio |


Laŭ la censo de 1880



  • 150.543 (77,8%) rumanoj

  • 32.568 (16,8%) hungaroj

  • 4.750 (2,5%) germanoj

  • 5.626 (2,9%) ceteraj


Laŭ la censo de 1910



  • 189.443 (75,2%) rumanoj

  • 52.181 (20,7%) hungaroj

  • 6.902 (2,7%) germanoj

  • 3.410 (1,4%) ceteraj



Administracio |


Estis 8 distriktoj, ties nomoj kaj distriktejoj samas:



  • Bethlen

  • Csákigorbó


  • Dés, samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo

  • Kápolnokmonostor

  • Kékes

  • Magyarlápos

  • Nagyilonda


  • Szamosújvár, samtempe konsilantrajta urbo


La departemento situis sur malebenaĵo, ĉe piedoj de Karpatoj. Grava rivero estas Someş


Dum la turka erao la departemento apartenis al Princlando Transilvanio, kiu estis sub aŭspicio de Turkio. Tie okazis libera praktikado de religio. Dum la historio ofte venis ekzekutitoj, ekzemple armenoj. Krome estis ofte atakoj de tataroj, turkoj, aŭstroj. La departemento formiĝis en 1876 el diversaj partoj.


Ekde 1920 la departemento estas parto de Rumanio. Inter 1938-1945 laŭ Dua Packontrakto de Vieno la tuta parto revenis al Hungario.



Eksteraj ligiloj |



  • Censo de Hungario en 1880 (hungare)

  • Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)



Vidu ankaŭ |



  • Departementoj de reĝlando Hungario

  • Hungara reĝlando





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár