Moson (historia departemento)
Moson (moŝon) estis historia departemento en okcidenta parto de la Hungara Reĝlando. Germane: Wieselburg, slovake: Mošoň.
- Departementejo: pli frue urbo Moson, poste Magyaróvár
Areo: 2013 km²
Loĝantaro: 94.479 en 1910
Enhavo
1 Demografio
2 Administracio
3 Eksteraj ligiloj
4 Vidu ankaŭ
Demografio |
Laŭ la censo de 1880
- 13.590 (16,7%) hungaroj
- 57.517 (70,8%) germanoj
- 484 (0,6%) slovakoj
- 8.845 (10,9%) serbokroatoj
- 758 (0,9%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 51.997 (55,0%) germanoj
- 33.006 (34,9%) hungaroj
- 8.123 (8,6%) kroatoj
- 735 (0,8%) slovakoj
- 618 (0,7%) ceteraj.
Administracio |
Estis 3 distriktoj, la nomoj estas la samaj de distriktejo:
- Magyaróvár (samtempe departementejo), nuna nomo estas Mosonmagyaróvár
- Nezsider
- Rajka
Ankaŭ nuntempe komunumoj gardas en siaj nomoj departementonomon Moson.
La departemento estas okcidenta pordo De Hungario, tie enfluas Danubo kaj Leitha (hungare Lajta), krome etendiĝas lago Fertő. Preskaŭ la tuto estas ebenaĵo, estas nur parto el monto Lajta. En 895 la alvenintaj hungaroj uzis la regionon grava pordo kaj limgardejo. Pli frue germanoj, poste francoj tie enpaŝis, la hungaraj triboj ĝis 1000 kaj la hungara armeo en 1848 elpaŝis. En 1918 la okcidenta parto aldoniĝis al Aŭstrio, en 1947 3 vilaĝoj iĝis ĉeĥoslovakia. La restinta parto unuiĝis kun departemento-partoj Győr (reĝa departemento) kaj Sopron (reĝa departemento).
Eksteraj ligiloj |
- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)
Vidu ankaŭ |
Departementoj de reĝlando Hungario
|