Háromszék (historia departemento)




Háromszék (hAromsEk) estis historia reĝa departemento en la plej orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en Transilvanio. La nomo estas hungare 3 seĝoj, sed temas pri 3 distriktoj.




Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Háromszék



  • Departementejo: Sepsiszentgyörgy


  • Areo: 3889  km²


  • Loĝantaro: 130.008 en 1891




Enhavo






  • 1 Demografio


  • 2 Administracio


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Vidu ankaŭ





Demografio |


Laŭ la censo de 1880




  • hungaroj: 108 294 (86,6%)


  • rumanoj: 16 015 (12,8%)


  • germanoj: 444 fő (0,4%)


  • slovakoj: 20 (0,0%)

  • ceteraj: 343 (0,3%)


Laŭ la censo de 1910




  • hungaroj: 123 518 (83,4%)


  • rumanoj: 22 963 (15,5%)


  • germanoj: 617 fő (0,4%)


  • slovakoj: 202 (0,1%)

  • ceteraj: 780 (0,5%)



Administracio |


Estis 5 distriktoj:



  • Kézd, distriktejo: Kézdivásárhely samtempe municipa urbo

  • Miklósvár, distriktejo: Nagyajta

  • Orba, distriktejo: Kovászna

  • Supra-Régen, distriktejo: Magyarrégen

  • Sepsi, distriktejo: Sepsiszentgyörgy samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo


La departemento situis en kubuta faldo de Karpatoj. Grava rivero estas Olt. Karpatoj estis ne nur landolimo, sed ankaŭ akvodislimo.


Dum la turka erao la departemento apartenis al Princlando Transilvanio, kiu estis sub aŭspicio de Turkio. Tie okazis libera praktikado de religio. Dum la historio ofte venis ekzekutitoj. Krome estis ofte atakoj de tataroj, turkoj, aŭstroj. La departemento formiĝis en 1876 el diversaj partoj.


Ekde 1920 la departemento estas parto de Rumanio. Inter 1938-1944 laŭ Dua Packontrakto de Vieno la pli granda parto revenis al Hungario. Inter 1947-1965 oni formis aŭtonoman teritorion por la hungareco.



Eksteraj ligiloj |



  • Censo de Hungario en 1880 (hungare)

  • Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)



Vidu ankaŭ |



  • Departementoj de reĝlando Hungario

  • Hungara reĝlando





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár