Masora Biblio
La Masora Biblio estas la hebrea versio
de la Biblio agnoskita de judismo ekde
100. Protestantismo agnoskas la Masoran Biblion kiel la
Malnova testamento. La Biblio tradukita de Zamenhof estas
la Masora Biblio.
La Malnova testamento de katolikismo kaj ortodoksismo
devenas ne de la Masora Biblio sed de la Septuaginto, greka
traduko de alia hebrea versio de la Biblio. La Septuaginto havas
librojn, kiuj ne estas en la Masora Biblio: protestantoj nomas
tiujn librojn la apokrifo.
Alia antikva versio de la Biblio estis la Samariana Biblio. Ĝi nur havis la kvin librojn de la Torao.
En la 1-a jarcento la Masora Biblio nur estis unu el multaj
diversaj versioj de la Biblio. Sed ĉirkaŭ 100, la rabenoj
decidis normigi la Biblion laŭ teksto de la Masora.
Estas multaj gravaj kaj malgravaj diferencoj inter la Masora kaj
la Septuaginto. Origeno verkis la Heksaplan por
montri la diferencon inter la du versioj. Ĝenerale, la Septuaginto pli klare profetis pri Jesuo Kristo
ol la Masora. Ekzemple, Jesaja 7:14 en la Masora diras, ke la
Kristo estos naskita de ha'almah (junulino), sed la
Septuaginto diras parthenos (virgulino).
La Masora nur mencias pri demonoj 3-foje, dum la Septuaginto mencias pri demonoj 18-foje. Ekzemple, kie La Septuaginto (kaj la Vulgato) diras:
- Ĉar ĉiuj dioj de la gentoj estas demonoj, sed la Sinjoro la ĉielojn faris.
La Masora Biblio diras (laŭ la traduko de Zamenhof):
- Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon. (Psalmo 96:5)
La plej antikva manuskripto de la tuta Masora Biblio estas la
Codex Leningradensis de 1008.
Libroj |
Jen la libroj de la Leningradensis:
La leĝo: Genezo, Eliro, Levidoj, Nombroj, Readmono
La profetoj: Josuo, Juĝistoj, Samuel, Reĝoj, Jesaja, Jeremia, Jeĥezkel, la 12 Malgrandaj Profetoj (Hoŝea, Joel, Amos, Obadja, Jona, Miĥa, Naĥum, Ĥabakuk, Cefanja, Ĥagaj, Zeĥarja, Malaĥi)
La skriboj: Kroniko, Psalmaro, Ijob, Sentencoj, Rut, Alta Kanto, Predikanto, Plorkanto, Ester, Daniel, Ezra-Neĥemja
La moderna juda ordo de la libroj de la skriboj estas iom malsimila:
- Psalmaro, Sentencoj, Ijob, Alta Kanto, Rut, Plorkanto, Predikanto, Ester, Daniel, Ezra-Neĥemja, Kroniko
Protestantoj ordigas la librojn laŭ la katolika ordo de la libroj, kiu estas esence la
ordo de la Septuaginto.
Vidu ankaŭ |
Vulgato – Pergamenaro de Morta Maro