Csongrád (historia departemento)




Tiu ĉi artikolo temas pri historia departemento en Hungara reĝlando. Pri nuntempa departemento en Hungario temas artikolo Csongrád.

























































Departemento Csongrád

hungare: Csongrád vármegye, germane: Tschongrad
Reĝa departemento de Hungara reĝlando

Megyehaza.JPG

Departementeja domo en Szentes





Coa Hungary County Csongrád (history).svg

Blazono



Oficiala nomo: Csongrád vármegye

Lando

Flag of Hungary (1915-1918; angels; 3-2 aspect ratio).svg Hungara reĝlando

Riveroj

Tiso, Mureŝ, Körös

Departementa urbo

Szentes

Areo
3 569,0 km² (356 900 ha)

Loĝantaro
325 500 (1910)
Denseco

91,2 loĝ./km²

Loĝigo

895

Situas nun en

Hungario




Departemento Csongrád


Departemento Csongrád





Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Csongrád


Hungara reĝlando kun Kroatio, situo de departemento Csongrád



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Csongrád County (Kingdom of Hungary)


Csongrád (reĝa departemento) (ĉongrAd) (germane Tschongrad estis historia departemento en meza parto de la Hungara Reĝlando. La nomo originas el la slava, signifante nigra fortikaĵo.




Enhavo






  • 1 Demografio


  • 2 Administracio


  • 3 Eksteraj ligiloj


  • 4 Vidu ankaŭ





Demografio |


Laŭ la censo de 1880



  • 223.587 (98,1%) hungaroj

  • 2.377 (1,0%) germanoj

  • 696 (0,3%) slovakoj

  • 1.369 (0,6%) ceteraj.


Laŭ la censo de 1910



  • 319.274 (98,1%) hungaroj

  • 2.862 (0,9%) germanoj

  • 1.235 (0,4%) serboj

  • 2.197 (0,7%) ceteraj.



Administracio |


Estis 3 distriktoj:



  • Csongrád, distriktejo: Csongrád

  • Cis-Tiso, distriktejo: Kiskundorozsma

  • Trans-Tiso, distriktejo: Mindszent

  • Krome estis Szeged kaj Hódmezővásárhely) municipaj urboj, fine Szentes estis departementejo kaj konsilantrajta urbo.


La departemento situas ĉe senfinaj ebenaĵoj, ĉe la riveroj Tiso, Mureŝ kaj Körös. La alvenintaj hungaroj en 895 trovis la teritorion konvena por vivadi pro la riveroj, ebenaĵoj. La ĉefoj faris kunvenon ĉe la nuna vilaĝo Ópusztaszer, kie ili decidis pri la setliĝo. Stefano la 1-a (Hungario) formis departementon en la komenco de la 11-a j.c. Post la mezepoko la turkoj okupis la departementon. Post la turka erao restis senhomaj vilaĝoj kaj urboj. La loĝantaro komencis kultivi la agrojn, kiuj estis for de la urboj. Tial ili loĝis en farmoj, en la parcelo. Tiel estiĝis la farma mondo, ankaŭ nun ekzistanta. Inter Szabadka, Szeged, Csongrád kaj Kecskemét estas senfina serio da farmoj, dume apenaŭ estas urboj kaj grandvilaĝoj. Dum la socialisma erao oni formis farmocentrojn. Ekde 1918 ĉirkaŭaĵo de Horgos iĝis parto de SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando). Tiutempe urbon Szeged okupis serba-franca armeo, krome ariĝis hungaraj respublikanoj kaj kontraŭkomunistoj. En Szeged ne okazis Konsilantara Respubliko. Inter 1941-1944 la hungara armeo reokupis teritorion de Horgos.



Eksteraj ligiloj |



  • Censo de Hungario en 1880 (hungare)

  • Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)



Vidu ankaŭ |



  • Departementoj de reĝlando Hungario

  • Hungara reĝlando





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár