Győr (historia departemento)




Győr (reĝa departemento) (djOr) estis departemento en okcidenta parto de la Hungara Reĝlando. la nomo estas slovake Ráb, germane Raab.




Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Győr



  • Departementejo: Győr


  • Areo: 1534  km²


  • Loĝantaro: 136300 en 1910



Demografio |


Laŭ la censo de 1880



  • 105.443 (96,4%) hungaroj

  • 3.347 (3,1%) germanoj

  • 607 (0,6%) ceteraj.


Laŭ la censo de 1910



  • 132.991 (97,6%) hungaroj

  • 2.023 (1,5%) germanoj

  • 1.281 (0,9%) ceteraj.



Administracio |


Estis 3 distriktoj:



  • Puszta, distriktejo: Pannonhalma

  • Sokoróalja, distriktejo: Tét

  • Tótszigetcsiliköz, distriktejo: Győr (samtempe departementejo kaj municipala urbo)


La departemento estas grandparte ebenaĵa regiono laŭ rivero Danubo, Rába kaj Marcal. En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena pro ebenaĵo, paŝtejo, rivero. En la mezepoko setlis kumanoj. La turka erao daŭris inter 1541-1598. Tie malvenkis la hungaroj kontraŭ francoj. En 1920 la maldekstra flanko de Danubo aldoniĝis al Ĉeĥoslovakio. En 1938 Hungario rericevis definitivajn partojn de Ĉeĥoslovakio laŭ la Viena Kontrakto. En 1945 la situacio reordiĝis al la 1920-a stato. Sekve la hungareco estis parte forpelita, la restinta parto iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneŝ.



Eksteraj ligiloj |



  • Censo de Hungario en 1880 (hungare)

  • Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár