Kantabra lingvo
Kantabra | |
cántabru, montañés | |
Parolata en | (vidu sube) |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj |
Lingvistika klasifiko | |
---|---|
Hindeŭropa lingvaro
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | nenie |
Reguligita de | sen regulo |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | cant1245 |
Angla nomo | Cantabrian dialect |
Franca nomo | parler cantabrique |
Per la kolektiva termino kantabra (kantabre, cántabru[1][2] aŭ montañés[2], laŭ loknomo La Montaña), oni indikas aron de lingvaj variaĵoj tipaj al Kantabrio (Hispanio), ĉefe tiuj plej malsamaj al la hispana.
La nuna kantabra estas latinida dialekto evoluiĝinta rekte el la latina lingvo. Same al ekstremadura lingvo, ĝi estas transira ŝtupo inter la hispana lingvo kaj la asturleonaj lingvoj (asturia, miranda aŭ leona). La kantabra estas iom malsama al tiuj samfamiliaj lingvoj, pro malsamaj lingvo-bazoj, kontakto kun aliaj lingvoj (eŭska lingvo) kaj forta rilato kun hispan-lingvaj areoj.
En 2009 ĝi estis menciita en la ruĝa libro de Unesko kiel endanĝera lingvo.[3] Oni ne konfuzu la kantabran kun la (pra-)kantabra, kiu estas jam malaperinta lingvo parolita de la kantabroj (ne certas, ĉu ĝis estis hindeŭropa aŭ ne).
Enhavo
1 Geografia distribuo
2 Kompara tabelo
3 Specimeno
4 Notoj kaj referencoj
Geografia distribuo |
Laŭ diversaj kriterioj, oni povas konsideri kantabraj plurajn dialektojn en pluraj areoj de Kantabrio, apudlima areo en Biskajo kaj la komarkoj proksimaj al norda montaro en la provincoj Burgoso kaj Palencio. Laŭ Francisco García González, oni ankaŭ konsideru tiaj la asturajn dialektojn de la municipoj Peñamellera Alta, Peñamellera Baja kaj Ribadedeva.[4]
Nune la kantabra ne estas vaste uzata pro tio, ke ĝi delonge iĝas pli kaj pli hispaneca. Ekzistas diversaj pluraj dialektoj kun komunaj trajtoj, kaj samtempe samaj al tiuj de asturleonaj lingvoj. En plejparto de la areo de la kantabra lingvo oni uzas variaĵon transiran inter la hispana kaj la kantabra, ĉu kantabreca aŭ tre hispaniĝinta.[5] Plie, la kantabra preskaŭ tute malaperis en la grandaj urboj.
Kompara tabelo |
Latina | Asturleona | Kantabra | Hispana | Esperanto |
---|---|---|---|---|
altum | altu | altu | alto | alta |
quasi | cuasi | casi | casi | preskaŭ (kvazaŭ) |
dicere | dicir | dicir/icir | decir | diri |
facere | facer/facere | jacer | hacer | fari |
focum | fueu/fuegu | jueu/juegu | fuego | fajro |
flammam | llama | llama | llama | flamo |
legere | lleer | leyer | leer | legi |
linguam | llingua | lengua | lengua | lingvo |
lumbum | llombu | lombu | lomo | lumbo |
matrem | madre | madri | madre | patrino |
mirulum | mierbu | miruellu | mirlo | merlo |
monstrare | mostrar | amuestrar | mostrar | montri |
nostrum | nuestru/nuesu | muestru | nuestro | nia |
tussem | tose | tus | tos | tuso |
Specimeno |
Jen citaĵo de la verko L'últimu home, originale en la asturia lingvo
Un españíu fizo tremar el fayéu. El ñarbatu esnaló lloñe. L'esguil espaeció nel ñeru. Hebo otru españíu, y darréu otru. L'home, entós, mientres cayía coles manes abiertes, los güeyos nel infinitu y el so cuerpu remanando per tolos llaos abonda sangre, glayó una pallabra, una pallabra namás, que resonó y güei sigue resonando na viesca y en toa Asturies: «¡Llibertá!».
En la orienta asturia
Un españíu h.izo temblar el h.ayéu. El miruellu voló alluendi. L'esguilu despaeció nel nial. Hebo otru españíu, y darréu otru. L'hombre, entós, mientras cayía conas manes abiertas, los oyos nel infinitu y el su cuerpu remaneciendo per tolos llaos sangre abondu, gritó una pallabra, una pallabra namás, que tingló y hui sigui tinglando ena viesca y en toa Asturias: «¡Llibertá!».
En la kantabra
Un españíu jizo temblar el jayal. El miruellu voló largu. L'esquilu jospó nel ñial. Hebo otru españíu, y darréu otru. L'hombri, entós, mientris cayía conas manos abiertas, los ojos nel sinfinitu y el su cuerpu esvarciando por tolos llaos sangri n'abondu, glarió una parabra, una parabra namás, que retingló y hui sigui retinglando ena viesca y en toa Asturias: «¡Libertá!».
En la hispana
Un estallido hizo temblar el hayedo. El mirlo voló lejos. La ardilla desapareció en el nido. Hubo otro estallido, y luego otro. El hombre, entonces, mientras caía con las manos abiertas, los ojos en el infinito y su cuerpo vertiendo por todas partes mucha sangre, gritó una palabra, sólo una palabra, que resonó y hoy sigue resonando en el bosque y en toda Asturias: «¡Libertad!».
En Esperanto
Krako skuis la fagaron. La merlo forflugis. La sciuro malaperis el nesto. Jen plia krako, kaj jen eĉ plia. La viro, tiam, falante kun etendiĝintaj manoj, okuloj rigardantaj nefinien kaj korpo elverŝanta sangon ĉiuflanke, elkriis vorton, nur unu vorton, kiu eĥiĝis kaj plu eĥas en la arbaro kaj ĉie en Asturio: «Liberon!».
Notoj kaj referencoj |
↑ Araujo, Fernando; La España moderna, pp 180-181 (1914)
- ↑ 2,02,1Marín González, Gelu; Atlas de Europa: la Europa de las lenguas, la Europa de las naciones, pp 210-211. Ed. AKAL (2000). ISBN 978-84-7090-395-3
↑ Atlaso de Unesko de endanĝeraj lingvoj de la mondo, laŭ kiu la kantabra apartenas al asturleona lingvaro.
↑ )
El asturiano oriental. Boletín Lletres Asturianes nº7 p44-56 [1]
↑ Carlos Ealo López. Nuntempa situo de la asturleonaj lingvoj en Kantabrio