Ligo de la Kvar Urbetoj
La Ligo de la Kvar Urbetoj de la Marbordo (hispane Hermandad de las Cuatro Villas de la Costa de la Mar) estis administra ento dum Meza kaj Moderna epokoj, konsistanta el kvar urbetoj en la nordo de Reĝlando Kastilio: San Vicente de la Barquera, Santandero, Laredo kaj Castro Urdiales (ĉiuj en la nuna Kantabrio). La ligo tre komerce aktivis, kaj pro ties agado kune de la Ligo de la Marĉoj, la Hansa Ligo ne sukcesis iĝi pli forta en la Atlantika bordo de Eŭropo. Plie, ĝi estis la historie plej forta administra organizaĵo el tiuj ekzistintaj antaŭ la nuna aŭtonoma komunumo Kantabrio. Kiel ligo, la kvar urboj kontrolis 40% de la komerco en la hispana bordo de Kantabra Maro.[1]
Je la fino de la 15-a jarcento, ĝi havis sian propran koregidoron, same al aliaj teritorioj en la nordo de Iberio. En 1514, la koregidoro de la provinco sub ties regado iĝis Koregidoro de la Tri Urbetoj de la Marbordo pro eksiĝo de San Vicente de la Barquera, kiu re-aliĝis en 1521. Ekde ties fondiĝo ĉirkaŭ 1496 sub regado de la Katolikaj Gereĝoj, la kvar urbetoj agis kiel ligo de ĝemelurboj ĝis aliĝo al provinco Kantabrio de 1778.[2]
Membroj |
Santandero en la 16-a jarcento, laŭ pentraĵo de flandra artisto Joris Hoefnagel.
Kastelo kaj malnova kvartalo de San Vicente de la Barquera.
Urbokerno kaj haveno de Castro Urdiales.
Hodiaŭa Laredo, en la Golfo de Santoña.
Referencoj |
↑ VVAA. [2006] La ciudad portuaria atlántica en la historia. Siglos XVI-XIX, p. 418. ISBN 9788481029956.
↑ Baró Pazos, Juan. [1994] Instituciones históricas de Cantabria. Catálogo de la exposición, p. 12. ISBN 8481020826.