Baraĵlago de Ebro






Panoramo de la baraĵlago, vidita de Juliobriga.


La Baraĵlago de Ebro estas baraĵlago en la rivero Ebro, en la nordo de Hispanio. Ĝi situas en la distriktoj de Campoo (Kantabrio) kaj Las Merindades (Burgoso, en Kastilio kaj Leono), sed 70% de ĝi estas en Kantabrio. Ties akva volumno estas 541 hm³, en areo de 6253 ha. Ĝi estas la trie plej granda baraĵlago en la Valo de Ebro (pli grandaj estas Mequinenza kaj Canelles.


Oni konstruis la lagon inter 1921 kaj 1945, sed oni inaŭguris ĝin en 1952. Dum la Frankisma reĝimo, politikaj prizonuloj devige laboris en ties konstruo. Pro ties konstruo, diversaj vilaĝoj malaperis sub akvo (Medianedo, La Magdalena, Quintanilla kaj Quintanilla de Bustamante). Por kompensi loĝantojn de la malaperintaj vilaĝoj, oni promesis konstruon de nova loĝejoj, fabrikoj kaj ponto por unuigi ambaŭ flankojn de lago, sed fine tio ne okazis.







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár