Reko







en sportejo


Reko estas gimnastikilo de la sporta gimnastiko. Esperantlingvaj vortaroj kiel PIV kaj Reta Vortaro priskribas ĝin "gimnastikilo, konsistanta el du vertikalaj fostoj, kiuj tenas horizontalan stangon el ŝtalo aŭ ligno". La sportilo ankaŭ nomatas horizontala stango, alta stango respektive fiksa stango, ĉar la horizontala stango unuope similas al barilo de barieroj kutima ĝis la 20-a jarcento (komparu ankaŭ la sportilon paralelstangoj). Ekzercoj sur la reko ĉeestas en la programo de la viraj konkursoj.


La plej simplaj ekzercoj sur la reko estas suprentiriĝo kaj turnleviĝo. Aliaj ekzercoj konsistas el turnado ĉirkaŭ la reko kaj transflugoj, kiam la gimnasto perdas la kontakton kun la gimnastikilo. Dum la elpaŝo la sportisto devas demonstri diversajn specojn de la tenoj kaj scipovon strikte kaj precize pasi de unu ilia aspekto al la alia. La turnadon oni povas plenumi same per du manoj, kiel per unu. Oni finas la ekzercojn per akrobata desalto.





reka tenilo





la gimnasto Fabian Hambüchen ĉe horizontala stango


La juĝantaro taksas malsimplecon kaj striktecon de la plenumo de la elementoj, kaj krome kvaliton de la desalto.




Enhavo






  • 1 Rekaj teniloj


  • 2 Dimensioj de reko


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Rekaj teniloj |


Gimnastoj kutimas porti rekajn tenilon iom kompareblan al sportaj gantoj dum la gimnastikado.



Dimensioj de reko |


La mekanikaj dimensioj de reko/horizontala stango estas specifigitaj en la normoj de la internacia federacio FIG:



  • alto: 278 cm (inkluzive de pli-malpli 20 centimetroj da matracoj uzataj por programofina surteriĝo de la gimnasto)

  • longo: 240 cm

  • diametro de la stango: 2.8 cm



Vidu ankaŭ |


  • Manrelo (klasika danco)



  • Kategorio Reko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |



  • la poenta regularo de 2006 pri gimnastiko je horizontala barilo (angle)

  • sportila priskribo same en la retejo de la internacia federacio FIG




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár