Trasmiera
Trasmiera | |
Lando | (Hispanio) |
Provinco | Kantabrio |
Ĉefurbo | Ribamontán al Monte |
Municipoj | 19 |
Areo | 557.97 km² |
Loĝantaro Loĝdenso | 54954 loĝ. 98.48 loĝ./km² |
Trasmiera [trasmjEra] (kantabre kaj historie, Tresmiera) estas historia komarko en Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi situas inter la riveroj Miera kaj Asón, tio estas, inter la Golfo de Santandero kaj la Golfo de Santoña, ĉe la Kantabra Maro. En la marbordo abundas klifoj kaj belaj sablaj strandoj, ekzemple tiuj en Langre, Loredo, Isla, Noja kaj Berria (Santoña). En la ena parto de la komarko estas vastaj herbejoj kaj abundaj hoteloj kaj kampadejoj.
En Kantabrio komarkoj ne havas propran sendependajn povojn nek estas oficiale agnoskitaj, tial administra komarko-divido estas nur kultura aŭ socia.
Municipoj |
Jen listo de municipoj en la komarko:
- Arnuero
- Bárcena de Cicero
- Bareyo
- Entrambasaguas
- Escalante
- Hazas de Cesto
- Liérganes
- Marina de Cudeyo
- Medio Cudeyo
- Meruelo
- Miera
- Noja
- Ribamontán al Mar
- Ribamontán al Monte
- Riotuerto
- Santoña
- Solórzano
- Voto
Bildaro |
Tajda muelejo en Argoños.
Argoños ekde norda vidpunkto. Maldekstre, marĉoj de Santoña.
Monaĥejo de Montehano, ĉe la marĉoj de Santoña kaj la monto Montehano.
Placo Marqués de Valdecilla en Liérganes.
Domo je stilo montañesa en Liérganes.
Romia ponto en Liérganes.
Peña Cabarga vidita de la vilaĝo Pedreña (municipo Marina de Cudeyo).
Plaĝo de Pedreña kaj fone Santandero.
Rivero Miera en la vilaĝo La Cavada.
Kirko de Sankta Maria Magdalena en Riotuerto (18-a jarcento).
Plaĝo Berria, vidita de oriento.
Palaco Chiloeches en Santoña (17-a jarcento).
Palaco de Manzanedo, en Santoña.
Fortikaĵo Sankta Karlo, ĉe la enirejo de la Golfo de Santoña.
Prizono en El Dueso, en Santoña.
Komarko Trasmiera (aviadila foto).