Politika ideologio




Jen listo de la politikaj ideologioj de partioj. Multaj politikaj partioj bazas sian politikan agadon sur programo aŭ sur ideologio. En sociaj studoj, politika ideologio estas iu aro da idealoj, principoj, doktrinoj, mitoj, aŭ simboloj de socia movado, institucia, klaso, aŭ granda grupo, kiu eksplikas kiel socio funkciu, kaj donas iun politikan aŭ kulturan planon por iu socia ordo. Politika ideologio grande zorgas pri kiel disdoni potencon, kaj por kiu celo ĝi estu uzata. Iuj partioj sekvas specifan ideologion tre proksime, dum aliaj eble amplekse inspiriĝas de grupo de parencaj ideologioj sen specife sekvi unu nuran. La populareco de ideologio estas, parte, pro la influo de moralaj entreprenistoj, kiuj foje agas pro siaj propraj interesoj.


Politikaj ideologioj havas du dimensiojn:




  1. Celoj: kiel socio funkciu (aŭ estu aranĝita).


  2. Metodoj: La plej taŭga maniero por atingi la idealan aranĝostaton.


Ideologio estas kolekto de ideoj. Kutime, ĉiu ideologio enhavas specifajn ideojn pri tio, kion ĝi konsideras la plej bona registarformo (ekz. demokratio, teokratio, ktp.), kaj la plej bona ekonomika sistemo (ekz. kapitalismo, socialismo, ktp.). Foje la sama vorto estas uzata por identigi ambaŭ ideologion kaj unu el siaj ĉefaj ideoj. Ekzemple, "socialismo" povas referenci ekonomikan sistemon, aŭ ĝi povas referenci ideologion, kiu subtenas tiun ekonomikan sistemon.


(Ideologioj ankaŭ sinidentigas per sia situo en la politika spektro (kiel la maldekstro, la centro, aŭ la dekstro), tamen ĉi tio ofte estas polemika. Finfine, ideologioj povas ekzisti aparte de politikaj strategioj (ekz. popolismo) kaj de unuopaj aferoj, sur kiu oni povas konstrui partion (ekz. kontraŭo al eŭropa unuiĝo aŭ la malkontraŭleĝigo de kanabo).




Enhavo






  • 1 Disiĝoj laŭ grupoj


    • 1.1 Ideologioj parencaj kun anarkiismo


    • 1.2 Ideologioj parencaj kun feminismo


    • 1.3 Ideologioj parencaj kun konservativismo


    • 1.4 Ideologioj parencaj kun liberalismo


    • 1.5 Ideologioj parencaj kun naciismo


    • 1.6 Ideologioj parencaj kun naturprotektismo


    • 1.7 Ideologioj parencaj kun religio


    • 1.8 Ideologioj parencaj kun socialismo


    • 1.9 Aliaj gravaj ideologioj







Disiĝoj laŭ grupoj |


La suba listo provas disigi ideologiojn, kiuj troviĝas en praktika politika vivo, en plurajn grupojn; ĉiu grupo enhavas ideologiojn parencajn unu al la alia. La titoloj referencas la nomojn de la plej bone konataj ideologioj en ĉiu grupo. La titolnomoj ne nepre signifas iun hierarĥian ordon, aŭ ke unu ideologio evoluis el la alia. Ili simple notas la fakton, ke la priaj ideologoj estas praktike, historie, kaj ideologie parencaj. Notu, ke unu ideologio povas aparteni al kelkaj grupoj, kaj foje estas granda kuneco inter parencaj ideologioj. Ankaŭ, memoru, ke la signifo de politika etikedo povas malsami inter landoj, kaj ke partioj ofte apartenas al mikso de ideologioj.


La listo estas strikte laŭaboca. Tiel, la situo de unu ideologio antaŭ alia ne signifas, ke la unua pli gravas aŭ pli popularas ol la dua.



Ideologioj parencaj kun anarkiismo |


  • Ĝenerale

    • Anarkiismo

    • Anarkiismo sen adjektivoj



  • Individuisma anarkiismo


    • Anarki-kapitalismo (disputata)

    • Individuisma anarkiismo

    • Reciprokisma anarkiismo



  • Socia anarkiismo (liberecisma socialismo)

    • Anarki-feminismo

    • Anarki-kolektivismo

    • Anarki-komunismo

    • Anarki-sindikatismo


    • Postmaldekstra anarkiismo (disputata)

    • Socia anarkiismo

    • Socia ekologio




  • Naturprotektisma anarkiismo

    • Anarki-primitivismo

    • Ekologia anarkiismo



  • Religia anarkiismo

    • Budhisma anarkiismo

    • Islama anarkiismo

    • Juda anarkiismo

    • Kristana anarkiismo




Ideologioj parencaj kun feminismo |



  • Anarki-feminismo

  • Apartiĝema feminismo

  • Ekologia feminismo

  • Feminismo

  • Individuisma feminismo

  • Kultura feminismo

  • Lesbanina feminismo

  • Liberala feminismo

  • Marksisma feminismo

  • Postmoderna feminismo

  • Psikanaliza feminismo

  • Radikala feminismo

  • Religia feminismo

    • Islama feminismo

    • Juda feminismo

    • Kristana feminismo

    • Religia feminismo



  • Socialisma feminismo

  • Virinismo

  • Virismo



Ideologioj parencaj kun konservativismo |



  • Agrikulturismo

  • Komunumismo

  • Kristana demokratio

  • Konservativismo

    • Konservativismo

    • Liberala konservativismo

    • Nacia konservativismo

    • Novkonservativismo

    • Prakonservativismo

    • Regionaj specifaĵoj

      • Kanada konservativismo

      • Usona konservativismo







Ideologioj parencaj kun liberalismo |



  • Liberalismo

    • Klasika liberalismo

    • Konservativa liberalismo

    • Liberala feminismo

    • Liberalismo

    • Novliberalismo

    • Ordoliberalismo

    • Praliberalismo

    • Socia liberalismo



  • Libertarianismo

    • Agorismo

    • Anarki-kapitalismo

    • Geolibertarianismo

    • Libertarianismo

    • Minarkiismo

    • Novlibertarianismo


    • Objektivismo (filozofio de Ayn Rand)

    • Pralibertarianismo



  • Radikalismo

    • Radikalismo

    • Respublikanismo



  • Alispeca

    • Individuisma feminismo

    • Progresivismo





Ideologioj parencaj kun naciismo |



  • Ĝenerala
    • Naciismo


  • Produktistismo


  • Faŝismo

    • Aŭstra faŝismo

    • Brazila Integrismo

    • Falangismo

    • Faŝismo

    • Greka faŝismo

    • Itala faŝismo

    • Japana faŝismo

    • Klerika faŝismo

    • Naziismo

    • Novfaŝismo

    • Reĝismo

    • Ustaše



  • Regionaj specifaĵoj

    • Cionismo

    • Gaŭlismo

    • Hindua naciismo


    • Irlanda naciismo kaj Irlanda respublikanismo


    • Peronismo

      • Laborista cionismo

      • Religia cionismo

      • Reviziisma cionismo





  • Unuiĝemaj movadoj

    • Afrika socialismo

    • Araba naciismo

    • Araba socialismo

    • Tut-Afrikismo

    • Tut-Iranismo





Ideologioj parencaj kun naturprotektismo |



  • Anarki-primitivismo

  • Ekologia anarkiismo

  • Ekologia faŝismo

  • Ekologia socialismo

  • Ekologiismo

  • Naturprotektismo

  • Socia ekologio

  • Verda politiko



Ideologioj parencaj kun religio |



  • Ĝenerala

    • Religia feminismo

    • Religia socialismo



  • Budhismo

    • Budhisma anarkiismo

    • Budhisma socialismo



  • Kristanismo

    • Dominiismo

    • Klerika faŝismo

    • Kristana anarkiismo

    • Kristana demokratio

    • Kristana feminismo

    • Kristana komunismo

    • Kristana socialismo

    • Teologio de la Liberigo



  • Hinduismo
    • Hinduisma naciismo


  • Islamo

    • Islama anarkiismo

    • Islama socialismo

    • Islamismo



  • Judismo

    • Juda anarkiismo

    • Juda feminismo

    • Religia cionismo



  • Sikismo
    • Ĥalistana movado




Ideologioj parencaj kun socialismo |



  • Ĝenerala
    • Socialismo


  • Reformema socialismo

    • Demokrata socialismo

      • Aŭstra marksismo

      • Bernsteinismo

      • Demokrata Socialismo

      • Fabianismo

      • Marksisma reviziismo

      • Reformismo



    • Socia Demokratio

      • Merkata socialismo

      • Novsocialismo

      • Socia demokratio

      • Transversa fronto



    • Alispeca
      • Socialisma feminismo




  • Regionaj specifaĵoj

    • Afrika socialismo

    • Araba socialismo

    • Bolivarismo

    • Laborista cionismo

    • Melaneza socialismo

    • Socialismo kun ĉinaj karakteraĵoj



  • Religia socialismo

    • Budhisma socialismo

    • Islama socialismo

    • Kristana socialismo

    • Religia socialismo

    • Teologio de la Liberigo



  • Revolucia socialismo

    • Ĝenerala

      • Komunismo

      • Revolucia socialismo




    • Marksismo

      • Aŭtonomisma marksismo

      • Eŭrokomunismo

      • Guevarismo

      • Kaŭckijismo

      • Koncilantara komunismo

      • Leninismo

      • Luksemburgismo

      • Maldekstra komunismo

      • Maoismo

      • Marksisma feminismo

      • Marksisma humanismo

      • Novmarksismo

      • Okcidenta marksismo

      • Situaciismo

      • Stalinismo

      • Titoismo

      • Trockijismo






  • Individuisma anarkiismo

    • Individuisma anarkiismo

    • Reciprokisma anarkiismo



  • Socia anarkiismo

    • Anarki-kolektivismo

    • Anarki-komunismo

    • Anarki-sindikatismo

    • Ekologia socialismo

    • Socia anarkiismo

    • Socia ekologio



  • Alispecaj

    • Gilda socialismo

    • Sindikatismo

    • Utopia socialismo




Aliaj gravaj ideologioj |



  • Federismo

  • Monarkiismo





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár