Prezidanto de Kantabrio




La prezidanto de Kantabrio estas la estro de la Registaro de Kantabrio, akorde al la Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio. La prezidanto estras kaj kunordigas la regadon de aŭtonoma komunumo Kantabrio, elektas la areo-deputitojn kaj estas la plej alta reprezantanto de la aŭtonoma komunumo kaj ene de ĝi kaj por la ŝtato Hispanio. La Parlamento de Kantabrio elektas la prezidanton el siaj anoj, kiun la reĝo de Hispanio ceremonie nomumas.


La Parlamento de Kantabrio elektas la prezidanton per absoluta plimulto en unua voĉdono aŭ per relativa plimulto en postunuaj voĉdonoj. Se la Parlamento ne sukcesas elekti prezidanton en du-monata periodo post establiĝo, ĝi eksiĝas kaj okazas nova voĉdonado por aranĝi novan parlamenton.


Antaŭ aprobo de la Statuto de Aŭtonomeco, Kantabrion regis la Provinca Deputitaro de Santandero. Post aprobo de la Statuto, la posteno de la prezidanto de la Deputitaro iĝis la nuna prezidanto de Kantabrio.



Listo de prezidantoj |



















































































Numero
Nomo
Komenco
Fino
Partio
Notoj
1.

José Antonio Rodríguez

1982

1984
Senpartia
Ĝis 1983 li estris provizoran registaron kiel eksmembro de UCD kaj apogite de PSOE. De 1983, li estis senpartiulo en la kandidat-listo de CP
2.

Ángel Díaz de Entresotos

1984

1987

AP
Li anstataŭigis José Antonio Rodríguez Martínez en aprilo 1984 post lia demisio pro malkonsento en la dekstra-centra koalicio
3.

Juan Hormaechea

1987

1990
Senpartia
Senpartiulo en la kandidat-listo de AP (poste PP)
4.

Jaime Blanco

1990

1991

PSOE
Li anstataŭigis Juan Hormaechea post deklaro de nekonfido instigita de PSOE, PP, PRC kaj CDS
5.

Juan Hormaechea

1991

1995

UPCA
Apogite de PP kaj ofice ekde 1994
6.

José Joaquín Martínez Sieso

1995

2003

PP
Koalicio kun PRC
7.

Miguel Ángel Revilla

2003

2011

PRC
Koalicio kun PSOE (kiu havas plimulton de areo-deputitoj de la Registaro de Kantabrio)
8.

Ignacio Diego

2011

2015

PP
Venko per absoluta plimulto
9.

Miguel Ángel Revilla

2015
Nun

PRC
Koalicio kun PSOE (kaj nerekta apogo de Podemos)


Oficperiodoj de ĝisnunaj prezidantoj |



Ignacio Diego
Miguel Ángel Revilla
José Joaquín Martínez Sieso
Juan Hormaechea
Juan Hormaechea
Jaime Blanco
Juan Hormaechea
Ángel Díaz de Entresotos
José Antonio Rodríguez Martínez



Vidu ankaŭ |



  • Registaro de Kantabrio

  • Parlamento de Kantabrio




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár