Premio Deguĉi
La premio Deguĉi estas monpremio kiu celas regule distingi la plej meritajn agantojn kaj projektojn, kiuj aktivas sur la kampo de la utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof kaj instruoj de Deguĉi Onisaburo.
Samtiel, la Premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de Universala Esperanto-Asocio, kies Statuto (art. 3c) invitas "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj."
La premio estas nomita laŭ la japano Deguĉi Onisaburo.
Premio Deguĉi estis starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto.
Ricevintoj de la premio |
- 1987: Hans Bakker el Nederlando pro sia agado por Esperanto en Afriko.
- 1988: Ralph Harry el Aŭstralio
- 1989: Internacia Kultura Servo el Kroatio
- 1990: Jacques Tuinder ricevis la premion kiel fondinto kaj motoro de la Agado E3.
- 1991: Sylla Chaves el Brazilo
- 1992: Bruno Vogelmann el Germanio
- 1993: la Esperanto-Redakcio de Pola Radio
- 1994: Claude Piron el Svislando
- 1995: William Auld el Britio
- 1996: Dimitar Terziev el Bulgario pro la gvidado de Internacia Koruso.
- 1997: Kastelo Grezijono (Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj)
- 1998: Helga Farukuoye el Aŭstrio pro helpo al niĝeriaj esperantistoj.
- 1999: Heinz Schindler el Germanio
- 2000: Rob Moerbeek el Nederlando pro longtempa agado por triamondaj esperantistoj kaj handikapitoj, precipe blinduloj.
- 2001: Koresponda Servo Mondskala
- 2002: dividita inter Ma Young-tae kaj LEE Jung-kee el Koreio
- 2003: dividita inter Don Harlow el Usono kaj Franciska Reisel el Germanio
- 2004: Marjorie Boulton el Britio
- 2005: Monato (gazeto) pro meritoj en la utiligo de Esperanto kiel rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de d-ro Zamenhof kaj instruoj de Onisaburo Deguĉi kaj pro kontribuado al la celo de UEA kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
- 2006: Simo Milojeviĉ el Nederlando
- 2007-8:
- 2009: la muzika eldonejo Vinilkosmo, starigita de Eurokka
- 2010: Philippe Chavignon pro sia longtempa agado en multaj landoj de Afriko kaj Latina Ameriko.
- 2011: Hori Jasuo el Japanio pro multjara agado por konigi la japanan kulturon tra la mondo per prelegvojaĝoj, artikoloj kaj libroj, inter kiuj elstaras lia almanako Raportoj el Japanio
- 2012: Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia
- 2013: lernu!
- 2014: Stano Marček
- 2015: Éva Farkas-Tatár
- 2016: Mireille Grosjean
- 2017: Komuna Seminario
- 2018: Katalin Kováts
Eksteraj ligiloj |
- UEA-paĝo pri la premio Deguĉi