Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio
Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Kopio de pentraĵoj de kaverno Altamira (Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio) | ||
Lando | Hispanio | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | i, iii | |
Fonto | 310 | |
Regiono** | Eŭropo | |
Registra historio | ||
Registrado | 1985 (9-a sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio estas komuna nomo por aro de kavernoj kun prahoma arto en la nordo de Hispanio deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko. Ili estas eksterordinara atesto pri apogeo de kaverna arto dum Paleolitiko en Eŭropo, inter la jaroj 35.000 kaj 11.000 antaŭ Kristo.
Enhavo
1 Kaverno Altamira
2 Ceteraj kavernoj
2.1 Kantabrio
2.2 Asturio
2.3 Eŭskio
Kaverno Altamira |
La centra kaj ĉefa kaverno estas Altamira, en la municipo Santillana del Mar, en Kantabrio. En ĝi bone konserviĝas unu el la plej valoraj aroj de pentraĵoj de Prahistorio. La pentraĵoj estis faritaj dum Malfrua Paleolitiko, en la periodoj Magdalenio kaj Solutreo. La stilo de la artaĵoj estas nomita franca-kantabra skolo kaj en ĝi rimarkindas la realismo de la reprezentitaj figuroj. La kaverno Altamira estis agnoskita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1985.
En 2001 la Nacia Muzeo kaj Centro de Esploro de Altamira estis inaŭgurita apud la kaverno, enhavante ekzaktan kopion de la originala kaverno.
Ceteraj kavernoj |
En la jaro 2008, tio estas 23 jarojn post agnosko de Altamira kiel monda heredaĵo, Unesko ampleksigis tiun rangon al ankoraŭ 17 aliaj kavernoj de la Kantabra Kornico kun grandvalora prahoma arto. La kavernoj nove enlistigitaj estas en la tri aŭtonomaj komunumoj Asturio, Kantabrio, kaj Eŭskio.
Jen listo de la kavernoj registritaj kiel monda heredaĵo de Unesko, tamen ankoraŭ ekzistas multegaj aliaj kavernoj en la nordo de Iberio kun prahoma kaverna arto.
Kantabrio |
Krom Altamira, naŭ kavernoj:
- Kaverno Chufín
- Kaverno Hornos de la Peña
Kavernaro de monto Castillo:
- Kaverno El Castillo
- Kaverno Las Monedas
- Kaverno Las Chimeneas
- Kaverno La Pasiega
- Kaverno El Pendo
- Kaverno La Garma
- Kaverno Covalanas
Asturio |
Kvin kavernoj:
- Kaverno Tito Bustillo
- Kaverno Candamo
- Kaverno La Covaciella
- Kaverno Llonín
- Kaverno El Pindal
Eŭskio |
Tri kavernoj en provincoj Gipusko (2) kaj Biskajo (1):
- Kaverno Altxerri
- Kaverno Ekain
- Kaverno Santimamiñe