Aŭtonoma Komunumo de Hispanio






Marko sur bildo


Galegio

Navaro

Madrida
Regiono

Rioĥo

Aragono

Katalunio

Valencilando

Kastilio-Manĉo

Ekstremaduro

Portugalio

Kastilio
kaj Leono

Asturio

Kantabrio

Eŭskio

Murcia Regiono

Andaluzio

Ceŭto

Melilo

Francio

Balearoj

Kanarioj

Mediteraneo

Biskaja Golfo

Atlantiko

Andoro

Atlantiko

Flag of the Balearic Islands.svg

Flag of Andalucía.svg

Flag of Castile and León.svg

Flag of the Valencian Community (2x3).svg

Bandera Castilla-La Mancha.svg

Flag of Aragon.svg

Flag of the Community of Madrid.svg

Flag of La Rioja (with coat of arms).svg

Flag Melilla.svg

Ĝibraltaro (Britio)

Flag Ceuta.svg

Flag of Catalonia.svg

Flag of Cantabria.svg

Flag of the Basque Country.svg

Flag of Galicia.svg

Flag of Extremadura (with coat of arms).svg

Bandera de Navarra.svg

Flag of Asturias.svg

Flag of the Canary Islands.svg

Flag of the Region of Murcia.svg



De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita regno.


La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.


Oni atentu, ke la esprimo estas redono de la hispana comunidad autónoma kaj ne kongruas al la kutima uzo de "komunumo" en Esperanto.


Sub la nivelo de aŭtonoma komunumo oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo, sed ne ĉiuj.


En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).


La nunaj aŭtonomaj komunumoj estas 17:




  • Andaluzio: ĉefurbo Sevilo. Provincoj:


    • Provinco Almerio (Almería)


    • Provinco Granado (Granada)


    • Provinco Onubo (Huelva)


    • Provinco Ĥaeno (Jaén)


    • Provinco Kadizo (Cádiz)


    • Provinco Kordovo (Córdoba)


    • Provinco Malago (Málaga)


    • Provinco Sevilo (Sevilla)




  • Aragono: ĉefurbo Zaragozo (Zaragoza). Provincoj:


    • Provinco Huesko (Huesca)


    • Provinco Teruelo (Teruel)


    • Provinco Zaragozo (Zaragoza)




  • Asturio: ĉefurbo Oviedo (unuprovinca)


  • Balearoj: ĉefurbo Palma de Mallorca (unuprovinca). Insuloj:


      • Majorko (Mallorca)


      • Minorko (Menorca)


      • Ejviso/Ibizo (Eivissa/Ibiza) kaj Formentero (Formentera)




  • Ekstremaduro: ĉefurbo Mérida, provincoj:


    • Provinco Badaĥozo (Badajoz)

    • Provinco Cáceres




  • Eŭska Aŭtonoma Komunumo: ĉefurbo Vitorio. Provincoj (nomataj ĉikaze historiaj teritorioj):


    • Arabo/Alavo (ĉefurbo Gasteiz/Vitorio)


    • Biskajo (ĉefurbo Bilbo/Bilbao)


    • Gipusko (ĉefurbo Donostio/Sankta Sebastiano)




  • Galegio: ĉefurbo Santiago de Compostela. Provincoj:


    • Provinco Korunjo (A Coruña)

    • Provinco Lugo


    • Provinco Oŭrenso (Ourense)


    • Provinco Pontevedro (Pontevedra)




  • Kanarioj: ĉefurbo duobla: provincoj:


    • Provinco La Palmoj. Insuloj:

      • Gran Canaria

      • Lanzarote

      • Fuerteventura




    • Provinco Tenerife. Insuloj:

      • Tenerife

      • La Palma

      • La Gomera

      • El Hierro






  • Kantabrio: ĉefurbo Santandero (Santander) -- unuprovinca


  • Kastilio kaj Leono ĉefurbo Valadolido (Valladolid). Provincoj:


    • Provinco Avilo (Ávila)


    • Provinco Burgoso (Burgos)


    • Provinco Leono (León)


    • Provinco Palencio (Palencia)


    • Provinco Salamanko (Salamanca)


    • Provinco Segovio (Segovia)


    • Provinco Sorio (Soria)


    • Provinco Valadolido (Valladolid)


    • Provinco Zamoro (Zamora)




  • Kastilio-Manĉo: ĉefurbo Toledo. Provincoj

    • Provinco Albacete

    • Provinco Ciudad Real

    • Provinco Kvenko


    • Provinco Gvadalaĥaro (Guadalajara)

    • Provinco Toledo




  • Katalunio: ĉefurbo Barcelono; provincoj:

    • Barcelono

    • Provinco Ĝirono


    • Provinco Ilerdo (Lleida)


    • Provinco Taragono (Tarragona)




  • Madrida Regiono: ĉefurbo Madrido (unuprovinca)


  • Murcia Regiono: ĉefurbo Murcio (unuprovinca)


  • Navaro: ĉefurbo Pamplono (unuprovinca)


  • Rioĥo: ĉefurbo Logronjo (Logroño) (unuprovinca)


  • Valencia Regiono aŭ Valencilando: ĉefurbo Valencio. Provincoj:


    • Provinco Alakanto (Alacant, hispane Alicante)

    • Provinco Kastelono

    • Provinco Valencio




Krome, du aŭtonomaj urboj en la nordo de Afriko ĝuas aŭtonomian statuson:



  • Ceŭto


  • Melilo.












 
Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio

Flago de Hispanio

Flag of Andalucía.svg Andaluzio |
Flag of Aragon.svg Aragono |
Flag of Asturias.svg Asturio |
Flag of the Balearic Islands.svg Balearoj |
Flag of Extremadura.svg Ekstremaduro |
Flago-de-Eŭskio.svg Eŭskio |
Flag of Galicia.svg Galegio |
Flag of the Canary Islands.svg Kanarioj |
Flag of Cantabria.svg Kantabrio |
Flag of Castile and León.svg Kastilio kaj Leono |
Flag of Castile-La Mancha.svg Kastilio-Manĉo |
Flago-de-Katalunio.svg Katalunio |
Flag of the Community of Madrid.svg Madrido |
Flag of the Region of Murcia.svg Murcio |
Bandera de Navarra.svg Navaro |
Bandera de La Rioja.svg Rioĥo |
Flag of the Valencian Community (2x3).svg Valencia Komunumo

Aŭtonomaj urboj: Flag Ceuta.svg Ceŭto |
Flag Melilla.svg Melilo
 Aliaj teritorioj: Ĉafarinoj, Vélez de la Gomera, Alhucemas







Vidu ankaŭ |


ISO 3166-2:ES



Eksteraj ligiloj |



  • Retejoj de la aŭtonomaj komunumoj de Hispanio

  • Statistikaj informoj de la aŭtonomaj komunumoj de Hispanio




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár