Don Pelayo






Don Pelajo, venkinto en Kovadongo kaj unua reĝo de la asturoj.


Don Pelayo (en esperanto Don Pelajo) (m. Cangas de Onís, 737) estis la unua reĝo de la reĝlando Asturio, kiun li regis ĝis sia morto. Lia origino estas diskutinda kaj pluraj originoj estas atribuitaj al li. La Albelda Kroniko igas lin nobela goto («XV. ITEM ORDO GOTORUM OBETENSIUM REGUM. Primum in Asturias Pelagius rg. in Canicas an. XVIIII. Iste, ut supra diximus, a Uittizzanc rege de Toleto expulsus Asturias ingressus)LISTO DE LA GOTAJ REĜOJ DE OVIEDO. 1. La unua el Asturio estis Pelajo. Li regis en Cangas 18 jarojn. Li, kiel antaŭe ni diris, atingis Asturion forpelita el Toledo fare de la reĝo Vitizo". La testamento de Alfonso la 3a, de la jaro 869,[1] en kiu la grandanima reĝo donacis al la sacerdoto Sisnando la preĝejon Sankta María de Tenciana (Tiñana, Siero) kiun sia onklo Alfonso la ĉasta ricevis el la propraĵoj de sia praavo Pelajo, ligas teritorie Pelajon kun la centra areo de Asturio, kvankam ne donas datumojn pri lia naskiĝloko.



Pelajo bremsis la ekspansiiĝon de la muzulmanoj norden, ekigis la Reconquista-n kaj tradicie li estis konsiderata kiel la fondinto de la Regnum Asturorum (Reĝlandon Asturio), kvankam ĵusaj arkeologiaj esploroj sugestas ke li povis ĝin fari super antaŭ loka politika organizo.




  1. RISCO, Fr. Manuel, España Sagrada, tomo XXX-VII, Madrid, 1789




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár