Sankta Johano la Evangeliisto





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta Johano la apostolo de Jesuo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Sankta Johano.



























Sankta Johano la Evangeliisto

Westfälischer Meister 003.jpg

Evangeliisto kaj Apostolo
Naskiĝo

3 antaŭ Kristo
Morto

97
Adorita en
Kopta Ortodoksa Eklezio de Alreksandrio
Katolika Eklezio
Orientaj katolikaj eklezioj
Ortodoksa Kristana Eklezio
Anglikana Komunio

Festotago
27-ade decembro (Okcidenta Eklezio); 8-a de majo kaj 26-a de septembro (Orienta Eklezio)

Atributoj

aglo, kaliko, volvolibro







v  d  r


Information icon.svg



Sankta Johano la Evangeliisto (ĉ. -3 al 97), tradicie konsiderata kiel la juda fiŝkaptisto, kiu
estis unu el la Dekdu Apostoloj de Jesuo Kristo kaj verkis iun evangelion. Laŭ aliaj teologoj temas pri malsamaj personoj.


Laŭ tradicio, li estas la aŭtoro de kvin libroj de
la Biblio :



  • unu evangelio (Johano),

  • tri leteroj (1 Johano, 2 Johano, 3 Johano)

  • unu apokalipso pri la fino de la mondo (Apokalipso).


Johano estas la ĉefa aŭtoro de la Nova testamento post
Sankta Paŭlo, verkinte 20% da ĝi. Iuj el tiuj
libroj eble estis verkitaj de liaj sekvintoj, precipe la pli malfruaj
leteroj.


Inter la apostoloj, li estis la plej bona amiko de Jesuo. Kiam Jesuo estis
mortanta sur la kruco, li donis al Johano la zorgon de sia patrino,
Maria. Post la krucumado de Jesuo, laŭ frua tradicio Johano
plejparte loĝis en Efeso, centro de la granda kulto de la virga diino - samtempe praa Patrino-Diino -
Diana. Li predikis la evangelion tra Anatolio kaj faris miraklojn
(inkluzive la revivigo de la vidvino Drusiana). En la 90-oj, li
estis ekzilita portempe al la insulo de Patmo en la Egea Maro. Tie
li skribis sian apokalipson. Multaj ekzegezistoj tamen pridubas ĉi lastan aŭtorecon, ne nur pro stilistikaj sed ankaŭ pro teologie enhavaj kialoj. El la Dekdu Apostoloj, Johano laste mortis,
ĉirkaŭ 97. Li konis Sanktan Polikarpon, kies disĉiplo estis Sankta Ireneo.



Vidu ankaŭ |



  • Evangelio laŭ Sankta Johano

  • Logos

  • Apokrifo de Johano

  • Paroĥo de S-ta Johano Evangeliisto (Silver Spring)

  • La kvar Evangeliistoj




  • Kategorio Sankta Johano la Evangeliisto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár