Peña Sagra
Peña Sagra | |||
---|---|---|---|
Montaro vidita de Navas | |||
Alteco | 2 048 m | ||
Situo | Hispanio | ||
Montaro | Kantabra Montaro | ||
Geografia situo | 43° 10′ N, 4° 30′ U43.167333-4.5005Koordinatoj: 43° 10′ N, 4° 30′ U | ||
| |||
Peña Sagra [penja sagra] estas 16-kilometra montoĉeno en Kantabrio (norda Hispanio).
Ĝi estas natura limo inter la alta sudokcidenta parto de la valo de rivero Nansa (en Liébana, kie fluas la rivero Deva) kaj la municipo Polaciones. Ĝi havas tre krutajn montojn. La vala komarko Liébana estas interspaco inter la montaro Picos de Europa kaj Peña Sagra. Estas geodezia vertico en la monto Cantu Traspeñuela.[1] La tuta areo de la montaro estas Protektita birda areo.
Kelkaj historiistoj pensas, ke la monto Medulio (ŝirmejo de kantabroj en la fino de la Kantabraj militoj kontraŭ la Romia Imperio) estis ie en Peña Sagra.[2]
Kirko Virgen de la Luz |
Ĉe la monto Cuernón, je alteco de 1340 m, estas kirko Virgen de la Luz (Virgulino de la lumo), kiu estas patrono de Liébana kaj Polaciones. Karese oni nomas la virgulinon La Santuca (la sanktulino). Ĉiujare la 24-an de aprilo oni procesie marŝas kun ĝia figuro ĝis la vilaĝo Somaniez kaj la sekvan tagon oni iras ĝis la vilaĝo Aniezo. De tie la 2-an de majo la procesio plu iras ĝis la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, trairante diversajn vilaĝojn de Liébana. La vesperon la virgulino revenas al Aniezo kaj post du tagoj ĝi revenas en la kirkon de Peña Sagra.
Plej altaj montoj |
Nombre | Alto (m) | Elstareco (m) |
---|---|---|
Cuernón de Peña Sagra | 2.048 | 930 |
Mesa la Juncá / La Yuncá | 1.964 | 77 |
Cuetu Cucón | 1.948 | 130 |
Mesa Venceju | 1.939 | |
Pico Paraes | 1.934 | 119 |
Referencoj |
↑ Instituto Geográfico Nacional: vértices geodésicos. Peña Sagra
↑ Mendikat.net (Alirita la 11-an de aprilo 2014).
↑ Laŭ Mendikat.net (Alirita: la 11-an de aprilo 2014).