Flughaveno de Santandero
La Flughaveno de Santandero (alinome ankaŭ Parayas) (IATA: SDR, ICAO: LEXJ) estas internacia flughaveno proksima al Santandero (Hispanio). Ĝi estas la ununura flughaveno en Kantabrio. En 2011 la flughaveno estis uzita de 1.116.398 pasaĝeroj kaj 17.070 flugoj. En la 21-a jarcento la trafiko multiĝis kompare al jaro 1995, kiam la nombro estis nur 180.000 pasaĝeroj. En 2010 la flughaveno ege pligrandiĝis kaj renoviĝis. En 2013, la flugkompanioj funkciantaj en la flughaveno estis Ryanair, Air Nostrum (Iberia) kaj Vueling.