Ampero







André-Marie Ampère, honore al kiu la mezurunuo ampero ricevis sian nomon.


La ampero (simbolo A) estas la oficiala mezurunuo de elektra kurento, kaj unu el la sep bazaj unuoj en la Internacia sistemo de unuoj. Ĝia nomo devenas de la franca fizikisto André Marie Ampère.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Dekoblaj kaj dekonaj unuoj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |




Ilustraĵo pri difino de ampero.


Nuntempe, oni difinas la amperon jene:








Citaĵo

 La ampero egalas al tia konstanta elektra kurento, kiu, trapasante du paralelajn, senfine longajn rektajn konduktilojn, kun distanco de 1 metro kaj neglektebla cirkla kversekco, en vakuo, kaŭzas inter tiuj konduktiloj amperan forton de 2 * 10−7 neŭtonoj je metro. 

Malnova difino baziĝis sur la kvanto da arĝento, kiu pro elektrolizo apartiĝas pro trapasado de la kurento de 1 ampero dum difinita tempo.



Dekoblaj kaj dekonaj unuoj |



































































































Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de ampero (A) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj

Dekoblaj unuoj
Valoro
Simbolo
Nomo
Valoro
Simbolo
Nomo
10–1 A
dA
deciampero
101 A
daA
dekaampero
10–2 A
cA
centiampero
102 A
hA
hektoampero
10–3 A
mA
miliampero
103 A
kA
kiloampero
10–6 A
µA
mikroampero
106 A
MA
megaampero
10–9 A
nA
nanoampero
109 A
GA
gigaampero
10–12 A
pA
pikoampero
1012 A
TA
teraampero
10–15 A
fA
femtoampero
1015 A
PA
petaampero
10–18 A
aA
atoampero
1018 A
EA
eksaampero
10–21 A
zA
zeptoampero
1021 A
ZA
zetaampero
10–24 A
yA
joktoampero
1024 A
YA
jotaampero

Kiel ĉiuj mezurunuoj en la Internacia Sistemo, ankaŭ la ampero havas dekoblajn kaj dekonajn unuojn, kies nomojn oni formas per la kutimaj prefiksoj de SI.


Ĝenerale, la plej uzataj dekonaj mezurunuoj estas miliamperoj kaj mikroamperoj; la pli malgrandaj unuoj priskribas elektran kurenton tiom malgrandan, ke ili nur uzatas en tre faka medio.



Vidu ankaŭ |



  • Ampermetro

  • Leĝo de Omo

  • Elektra rezistanco



Eksteraj ligiloj |



  • "Mallonga historio de la SI-unuoj je elektreco" (angle)






Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár