Elek Fényes




Elek Fényes [fEnjeŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fényes Elek estis hungara statistikisto, verkisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1858).





Memortabulo pri Elek Fényes





Elek Fényes kiel maljunulo





Elek Fényes kiel junulo


Elek Fényes [1] naskiĝis la 7-an de julio 1807 en Transilvanio, en Csokaj (nuntempa Ciocaia en Rumanio). Li mortis la 23-an de julio 1876 en Újpest.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Verkaro (elekto)


  • 3 Memorigiloj


  • 4 Fontoj





Biografio |


Elek Fényes studis filozofion kaj juron. En 1828 li edziĝis baldaŭe havanta 3 gefilojn. Ekde 1830 li partoprenis en la parlamenta laboro en Pozsony. Li eklaboris en Pest (urbo) en 1835, kie li okupiĝis ĉefe pri statistiko, geografio, ekonomio, krome li estis adepto de Lajos Kossuth. En 1848 li establis la unuan hungaran statistikan instituton. Post fiasko de la liberecbatalo li jam ne havis poziciojn.



Verkaro (elekto) |




  • Magyarországnak s a hozzá kapcsolt tartományoknak mostani állapotja statistikai és geographiai tekintetben (1836–1840)


  • Statistik des Königreichs Ungarn (1843–1844)


  • Magyarország leirása (1847)


  • Az ausztriai birodalom statistikája és földrajzi leirása (1857)


  • A magyar birodalom nemzetiségei és ezek száma vármegyék és járások szerint (1867)



Memorigiloj |




  • strato, lernejo kaj memortabulo en Budapeŝto


  • busto en Rumanio de 2001


  • premio en Rumanio



Fontoj |


  • biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero F kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár