Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj
Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj (angle: Supreme Commander of the Allied Powers aŭ mallonge: SCAP ; Japane: 連合国軍最高司令官総司令部 [renggo okugun saiko ŝireikan soŝirebu] ) estis la titolo de la generalo Douglas MacArthur dum la okupo de Japanio post la Pacifika milito. La potenco de la aliancanoj estas sume 200 mil homoj.
Nomoj |
Kvankam ekzistis dum kaj post la Dua mondmilito pluraj aliancanaj ĉefkomandantoj, la titolon SCAP/GHQ(General Headquarters) oni uzis nur en Japanio. Ekster Japanio, oni ne ofte uzas ilin. Tie SCAP signifas ne nur la postenon mem, sed ankaŭ la ligitajn okupadadministraciojn.
Resumo |
SCAP administris okupadon de Japanio ekde aŭgusto de 1945 kiam Japanio akceptis la Potsdaman Deklaron, ĝis 28-a de aprilo 1952, kiam validiĝis Packontrakto de San-Francisko. La generalo estis Douglas MacArthur, kaj ekde 16-a de aprilo 1951 Matthew Ridgway sekvis lin.
SCAP administraciis per ordonoj al Japana registaro rezervante administracian sistemon de Japanio. Ordonoj de SCAP superis al la japana registaro.