Perovo (distrikto de Moskvo)









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Perovo (apartigilo)






































Distrikto Perovo

ruse Перо́во
Urba distrikto

Msk vao perovo.svg

Situo de Perovo en Moskvo






Flag of Perovo (municipality in Moscow).png

Flago


Coat of Arms of Perovo (municipality in Moscow).png

Blazono


Lando

Rusio Rusio

Areo
9,73 km² (973 ha)

Loĝantaro
140 669 (2014)
Denseco

14 457,25 loĝ./km²

Horzono

MT (UTC+4)


Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Perovo

Retpaĝo: perovo.mos.ru


Perovo (ruse Перо́во) estas administra distrikto kaj samnoma municipo en Orienta arondismento de Moskvo, Rusio.


Perovo estas nomita de apudmoskva urbo Perovo kiu ekzistis dum 1925 — 1960 kaj poste fariĝis parto de Moskvo. La nuna Perovo estas nur parto de la estinta urbo.
La distrikto okupas 973 hektarojn kaj estas unu el plej grandaj en Moskvo.


Perovo enhavas multajn kutimajn 5-, 9- kaj 12-etaĝajn domojn konstruitajn dum 1960-aj jaroj, restis ankaŭ kelkaj pli malnovaj konstruaĵoj.






Enhavo






  • 1 Loĝantaro


  • 2 Fizika geografio kaj naturo


    • 2.1 Reliefo


    • 2.2 Klimato


    • 2.3 Akvujoj


    • 2.4 Flaŭro kaj bestaro


    • 2.5 Ekologia situacio




  • 3 Historio


  • 4 Stratoj


  • 5 Transporto


    • 5.1 Metroo kaj fervoja transporto


    • 5.2 Surtera transporto




  • 6 Arkitekturaj vidindaĵoj


  • 7 Eduko, scienco kaj kulturo


  • 8 Sanprotekto


  • 9 Sporto


  • 10 Amaskomunikiloj


  • 11 Estraro kaj politiko


  • 12 Perovo en beletro


  • 13 Referencoj


  • 14 Vidu ankaŭ


  • 15 Eksteraj ligiloj





Loĝantaro |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Loĝantaro de Moskvo.



Estrarejo de Perovo kaj Novogirejevo


Loĝantaro de Perovo laŭ jaroj:













2002 2010 [1]
2014
134,7 mil 139,4 mil 140,7 mil

Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 en Perovo estas 139351 loĝantoj, el ili 61341 (44,02 %) viroj kaj 78010 (55,98 %) virinoj[1].



Fizika geografio kaj naturo |



Reliefo |


Perovo same kiel la tuta orienta parto de Moskvo kaj Orienta Apudmoskvo situas sur Meŝĉora malaltebenaĵo. Tial reliefo de la distrikto ne enhavas altajn lokojn.



Klimato |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Klimato de Moskvo.

Klimato de Perovo similas tutmoskvan.



Akvujoj |




Rivero Niŝĉenka ne glaciiĝis vintre





Kupavna lageto kaj kinejo "Vladivostok"


Grandaj akvujoj mankas. Kelkaj akvofluoj en Perovo fluas (parte aŭ tute) subtere:




  • Niŝĉenka; preskaŭ tuta estis forigita subteren; fluas apud la uzino "Kompressor", iomete videblas de sur fervojoj; verŝajne en Perovo komenciĝas ĝia eta alfluanto rivereto Perovskij [2];


  • Ĉuriliĥa; verŝajne komenciĝas en Perovo sed aperas surtere nur en sud-okcidenta parto de Moskvo.


Lagetoj en Perovo:




  • Kupavna lageto (en parko Perovo apud kinejo "Vladivostok"); en la parko estas ankaŭ unu alia sennoma lageto (apud strato Korennaja);


  • Vladimira lageto (apud metrostacio Ŝosse Entuziastov);

  • du teknikaj akvujoj apud fervojo.



Flaŭro kaj bestaro |


En la distrikto estas kreskaĵaro kaj bestaro sama kiel en la tuta Moskvo. Tamen estas kelkaj kreskaĵoj [3] nuntempe ekzistantaj nur en Perovo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.


En Perovo troviĝas malgranda parko "Perovskij" kun multaj arboj (kverkoj, aceroj, kaŝtanarboj ktp.) kaj floroj. En najbaraj distriktoj situas kelkaj arbaroj (Izmajlovo, Kuskovo).



Ekologia situacio |


Malgraŭ la Orienta arondismento estas riĉa je kreskaĵaro, ekologie Perovo estas unu el malbonŝancaj distriktoj de Moskvo [4]. Niŝĉenka, la loka eta rivero, eltas la plej malpurigita rivero de Moskvo [5].



Historio |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Perovo (urbo).

Perovo estas elemento de Moskvo ekde 1960.



Stratoj |


Plej gravaj stratoj:



































Nomo en Esperanto Nomo ruse
Ŝoseo Entuziastov Шоссе Энтузиастов
Pleĥanov-strato Улица Плеханова
Verda avenuo Зелёный проспект
Strato 1-a Vladimirskaja Первая Владимирская улица
Strato Perovskaja Перовская улица
Strato Metallurgov Улица Металлургов
Strato Novogirejevskaja Новогиреевская улица


Transporto |




Metrostacio Perovo



Metroo kaj fervoja transporto |


La distrikton trairas 080Moskwa Metro Line 8.svg Kalininsko-Solncevskaja linio de la Metroo de Moskvo. En Perovo situas stacioj Ŝosse Entuziastov kaj Perovo.


En Perovo estas fervojaj stacioj "Novaja", "Frezer", "Perovo" (de Kazana stacidomo al Rjazan kaj Kazano). De "Perovo" estas transirejo al fervoja stacio Ĉuĥlinka (de Kurska stacidomo al Vladimir). Estas ankaŭ malgranda parto de Moskva cirkla fervojo (ne funkcias por pasaĝeroj).



Surtera transporto |


En Perovo estas itineroj de pasaĝera aŭto-transporto:




  • aŭtobusoj №№ 7, 20, 36, 46, 83, 125, 131, 141, 211, 214, 254, 617, 659, 702, 776, 787, apudurbaj: 322, 326, 337, 385, 444, ;


  • trolebusoj №№ 30, 53, 68, 77;


  • tramoj №№ 8, 24, 34, 36, 37;


  • marŝrutkoj.



Arkitekturaj vidindaĵoj |




Kristana preĝejo de Dipatrino en komenco de printempo


La plej elstara konstruaĵo estas kristana preĝejo sur Lazo strato (de 17-18-aj jarcentoj). Ĝi situas en historia centro de Perovo apud la parko "Perovskij" kaj ĉe la loko de estinta Perova bieno. Apude situas kinejo "Vladivostok" (aperis en jaro 1967).


En Perovo kelkaj plej oldaj domoj ekzistantaj ekde fino de 1940-aj jaroj troviĝas laŭ Ŝosseo Entuziastov.


Apud Zeljonij avenuo ĝis nun restis kelkaj interesaj domoj konstruitaj de militkaptitoj el Germanio dum la Dua mondmilito.



Eduko, scienco kaj kulturo |







Sanprotekto |







Sporto |


En parko "Perovo" funkcias futbala stadiono Lokomotiv-Perovo kun futballernejo por infanoj; ĝi estis ĉefa stadiono por futbalklubo Lokomotiv-2 Moskvo.



Amaskomunikiloj |







Estraro kaj politiko |







Perovo en beletro |



  • Sergej Lukjanenko, "Nokta patrolo" [6] (ruse Ночной дозор)

  • Sergej Kuznecov, "Marmora paradizo" (ruse Мраморный рай)

  • Pri la urbo Perovo kaj la antaŭa tempo: Dmitrij Kedrin, versaĵo "Al Perovo venis apudmoskva aŭtuno..." (ruse В Перово пришла подмосковная осень..., 1936)



Referencoj |




  1. 1,01,1 Rezultoj de tutrusia popolnombrado (2010) (ruse)


  2. Perovskij rivereto (ruse)


  3. El la Ruĝa Listo de Moskvo (ruse)


  4. Ekologia mapo de malpurigo de Moskvo (ruse)


  5. Niŝenka estas la plej malpura rivero de Moskvo (ruse)


  6. Eldono de "Nokta patrolo" en Esperanto (eldonejo "Impeto")




Vidu ankaŭ |


  • Listo de distriktoj de Moskvo


Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala paĝaro de la estraro (ruse)


  • Paĝaro kaj forumo de perovanoj (ruse)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár