Vladimir Voroŝilov






































Vladimir Voroŝilov

Personaj informoj

Naskonomo

Владимир Яковлевич Калманович

Naskiĝo

18-an de decembro 1930 (1930-12-18)
en Simferopolo

Morto

10-an de marto 2001 (2001-03-10) (70-jara)
en Peredelkino, Moskva provinco, Flag of Russia.svg Rusio

Tombo
Vagankovo Cemetery

Ŝtataneco

Sovetunio, Rusio, Ukrainio

Profesio

ĵurnalisto, pentristo, teatra reĝisoro, prezentisto, televida prezentisto

Lingvoj

rusa lingvo







v  d  r


Information icon.svg



Vladimir Voroŝilov (ruse Владимир Яковлевич Ворошилов; 18-a de decembro 1930 – 10-a de marto 2001) estis rusia televida reĝisoro, inventinto de la intelekta ludo "Kio? Kie? Kiam?". Pli frue estis pentristo, laboris en kelkaj teatroj.
La ludon "Kio? Kie? Kiam?" Voroŝilov mem gvidis dum 25 jaroj, ekde la unua rekta elsendo la 4-an de septembro 1975 ĝis la solena jubileo fine de 2000, post kiu li tre baldaŭ mortis; nun la ludon en televido gvidas lia adopta filo Boris Krjuk.


Ekde 1977 Vladimir Voroŝilov forlasas la kadron, por reaperi nur en 1987 [1]. Dum tiuj 10 jaroj oni aŭdas sole lian voĉon, kiu komentas la ludon, starigas demandojn, ktp. Dum pli ol 10 jaroj oni nomis Voroŝilov "Inkognito el Ostankino"[1], ĉar dum la tuta tempo neniu vere sciis, kies voĉo sonis dum la ludo kaj kiu juĝis tiun ludon.


Onidire Voroŝilov mem plurfoje diris [1], ke astrologoj aŭguris al li, ke la elsendo daŭros nur dum 25 jaroj. Li pravis tiurilate, ĉar post kiam la ludo solene festis sian 25-jariĝon (septembro 2000) kaj Voroŝilov anoncis sian retiriĝon de la ludo (kaj fakte forlasis ĝin), li subite mortis pro vasta infarkto de miokardo en sia somerdomo.



Referencoj |



  1. 1,01,11,2 http://www.7682.ru/smi_tele/243.html






















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár