Esperanta PEN-Centro




Esperanta PEN-Centro estas la esperanto-branĉo de la internacia verkista asocio PEN Club


27-a de novembro 1991:
Esperanta PEN-Centro estas fondita de Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer. La kvara aliĝinto estis Gaston Waringhien.


13-a de septembro 1992:
En Belinzono (Svislando) la unua Asembleo elektas Nemere prezidanto, Silfer vicprezidanto kaj Felszeghy Judit sekretario. Tiu ĉi Komitato daŭras ĝis 1999, kiam William Auld fariĝas prezidanto kaj Nemere vicprezidanto.


10-a de oktobro 1993:
En Santiago de Compostela (Hispanio) la PEN-Mondkongreso akceptas la Esperantan PEN-Centron. Kiel asertas la Esperanta PEN-centro, per tio Esperanto estis oficiale agnoskita kiel literatura lingvo fare de PEN. La delegacio konsistis el Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.


De post tiu jaro delegacio de Esperanta PEN-Centro partoprenas konstante en la mondkongreso : Prago, Aŭstralio, Gvadalajaro, Edinburgo, Helsinko, Varsovio, Moskvo, Makedonio... Delegitoj estis, krom la menciitaj, Ralph Harry kaj
Ljubomir Trifonĉovski. Krome la centro regule partoprenas en la Internacia Konferenco pri Poezio en Slovenio, kie kunvenas ĉiujare la Pac-Komitato (kies membro ĝi estas), kaj de tempo al tempo en regionaj konferencoj en Katalunio, Makedonio, Budapeŝto kaj Kroatio.


En 1994 la centro organizas tre sukcesan ekspozicion en Budapeŝto.


6-a de junio 1996:
Rezulte de la preparlaboro de la PEN-komitato pri Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj estas proklamita en Barcelono la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj, kies Esperanto-subskribinto estas Giorgio Silfer.


12-15-a de septembro 1996:
Danke al PEN, Esperanto ĉeestas kiel oficiala gasto en la unua itala Literaturfestivalo en Mantuo. Tiuokaze oni lanĉas la projekton de Verkista Domo en la bela renesanca urbo Sabloneto: la klopodo ne realiĝos.


En 1997 la centro kunvokas, kun Esperanto Radikala Asocio, la unuan Forumon por la Esperanta Civito, La Chaux-de-Fonds 1998 08-10.


En 1998 la PEN-membro Manuel de Seabra iniciatis dum la jarkunveno de la Esperantlingva Verkista Asocio en la UK en Montpellier la kandidatigon de William Auld por la literatura Nobel-premio, kun rimarkinda resono en la amasmediaj komunikiloj.


La organo de la Esperanta PEN estas Literatura Foiro. Financan subtenon ĝi ricevis ĝis nun de LF-koop, Pro Helvetia, Mantua Literaturfestivalo kaj privatuloj.


Post Nemere kaj Auld, la societon sinsekve prezidis Vinko Oslak, Perla Martinelli, Bertil Nilsson kaj ekde 2016 Walter Zelazny.



Vidu ankaŭ |


PEN-klubo internacia



Eksteraj ligiloj |




  • Esperanta Civito pri la Esperanto-PEN-Centro

  • Esperanto-PEN-centro





Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.








Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

The minimum number of groups for any class cannot be less than 2 error