Femina
Femina | |
Kovrilpaĝo de la n-ro 39, aŭtuno 2015 | |
Speco | femina revuo, ne nur por virinoj |
---|---|
Periodeco | 4-foje jare |
Lando | Svislando |
Urbo | La Chaux-de-Fonds |
Posedanto | Feminisma Esperanta Movado |
Publikigisto | LF-koop |
Ĉefredaktisto | Perla Martinelli |
Establodato | 2005 |
Lingvo | Esperanto |
Prezo | 36 CHF |
ISSN | ISSN 1661-3309 |
Retejo | FeminEsperanto.com |
Femina estas socikultura revuo en esperanto, kiu laŭ subtitolo celas esti “ne nur por virinoj„.
Enhavo
1 Enhavo
2 Historio
3 Redakcio
4 Referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Enhavo |
En la revuo troviĝas kelkaj kutimaj temoj:
- “genro kaj beletro„ – la placo de virinoj en verkoj
- “genro kaj kino„ – sama temo en recenzoj de filmoj
- “genro kaj Nobel„ – portretoj de virinoj kiuj ricevis la premion
- “genro kaj poezio„ – poemoj kun temoj menciindaj
- “genro kaj socio„ – raportoj pri agadoj por defendi la rajtojn de virinoj
- “genro kun Klara„ – respondoj de virino Klara al oftaj demandoj pri feminismo
Ankaŭ enestas aliaj artikoloj ekzemple pri familio, feminismo, kongresoj, politiko, scienco ktp
Historio |
Fondita de la Feminisma Esperanta Movado (FEM), per financa help-kontribuo de Kep Enderby[1], la unua numero aperis en marto 2005, kaj ekde tiam regule la revuo aperadas kun trimonata kadenco.
La unuan jaron ĉefredaktis Agneta Emanuelsson kaj helpis grafike Malvina Monteggia. De 2006 ĝis 2015 ĉefredaktis Perla Martinelli kaj helpis grafike rolfo[kiu?] (kovriloj ĝis 2012). Ĝis fariĝis nur reta gazeto ekde 2016.
Redakcio |
La revuon posedas FEM, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop), kadre de kontrakto. Ĝi estas la sola feminisma periodaĵo en esperanto, kun interesaj kaj foje altnivelaj artikoloj, ofte dosieroj (pri Virinoj kaj Islamo, pri Virinoj en literaturo, pri Filozofio kaj Virinoj, ktp).
La redakta linio de Femina kongruas kun la strategio de FEM[2].
Referencoj |
↑ Femina n-ro 40, vintro 2015, p. 2
↑ “Mesaĝo de FEM okaze de la Oka de Marto„ en Esperanta Civito
Eksteraj ligiloj |
“Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: internaciaj gazetoj pri diversaj temoj„ ĉe YouTube
esperante Recenzo de Paulo Sergio Viana en Ipernity
Mesaĝo de FEM okaze de la Oka de Marto en esperantio.net