Ferdeko
Ferdeko estas planko kovranta la tutan kavon de ŝipo, simila al planko de konstruaĵo, aŭ formanta super ĝi etaĝojn.
Preskaŭ ĉiuj ŝipoj, escepte la malplej grandaj havas almenaŭ unu ferdekon; grandaj pasaĝerŝipoj foje havas dek du ferdekojn aŭ eĉ pli.
La tradicia signifo estas, ke ferdeko kovru la tutan longecon de la ŝipo, sed oni uzas ĝin ankaŭ por malpli grandaj strukturoj kiaj ĉe la pruo aŭ pobo por la prua ferdeko kaj la poba ferdeko.
Laŭ destino la ferdekoj havas specialajn nomojn:
flugferdeko ĉe aviŝipoj
- ĉefa ferdeko
- supera ferdeko
- promenadferdeko
- ktp.
Sur pasaĝerŝipoj, aldonaj ferdekoj ricevas ajnajn nomojn, ekzemple "Lido-ferdeko"..
Vidu ankaŭ |
- Pavezo