LF-koop




LF-koop estas la oficiala mallongigo de Kooperativo de Literatura Foiro, fondita en La Chaux-de-Fonds (Svislando) la 30-an de majo 1980, kun la celo produkti kaj surmerkatigi kulturajn varojn kaj servojn en kaj per Esperanto.



Historio |


LF-koop estis la natura evoluo de la unuaj dek jaroj de Literatura Foiro. La revuo, fondita en Milano (Italio) de la literatura rondo La Patrolo en Junio 1970, etendis sian aktivecon al aliaj branĉoj: libro-eldonado, teatro, literaturaj konkursoj. La kresko de la aktiveco kaj la multiĝo de la aktivuloj en internacia kampo kaŭzis la bezonon fondi entreprenon sen profita celo, laŭ la svisa juro, sub la prezido de Tazio Carlevaro, la lasta Patrolestro.


LF-koop, kies simbolo estas kvinpetalo, havis komence kvin fakojn:



  • gazetfako, kiu produktis ĝis ses gazetojn samtempe,

  • librofako,

  • kongresfako,

  • bendofako,

  • literatura premio “La Verko de la Jaro„.


Aldoniĝis poste la produktado de filmoj, la teatrofako, la prizorgo de staĝejoj – el kiuj la unua estis La Kvinpetalo en Francujo.


Post Tazio Carlevaro (1980-1985) prezidis Giorgio Silfer (1985-1997) kaj Marc Hiltbrand (1997-2008).


LF-koop estas verŝajne la unusola entrepreno en Esperantujo nomebla plurmedia. Ĝia ĉefa produkto estas nuntempe Literatura Foiro.



Listo de eldonoj laŭ ISBN |




  • ISBN 3-906595-00-5: ?


  • ISBN 3-906595-01-3: La dekdu noktoj de satano (1990)


  • ISBN 3-906595-02-1: ?


  • ISBN 3-906595-03-X: Enlumas min senlimo (1990)


  • ISBN 3-906595-04-8: La spegulo de Velodajo (1990)


  • ISBN 3-906595-05-6: La nokto de la ezoko (1992)


  • ISBN 3-906595-06-4: Krokize de mia ĝardeno (1992)


  • ISBN 3-906595-07-2: Paco en ŝtormo (1994)


  • ISBN 3-906595-08-0: La floroj de l' krepusko (1995)


  • ISBN 3-906595-09-9: ?


  • ISBN 3-906595-10-2: Dekamerono, unuaj tri tagoj (1995)


  • ISBN 3-906595-11-0: Aminda (1997)


  • ISBN 3-906595-12-9: La tunelo (1998) [Sur la libro estas indikita ...-02-9.]


  • ISBN 3-906595-13-7: La familio Zamenhof (2000)


  • ISBN 3-906595-14-5: Paŝoj al plena posedo (2001)


  • ISBN 3-906595-15-3: ?


  • ISBN 3-906595-16-1: ?


  • ISBN 3-906595-17-X: ?


  • ISBN 3-906595-18-8: Sur la marmorklifoj (2006)


  • ISBN 3-906595-19-6: ?




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár