Marao






Atako de Mara kontraŭ Gautama Budho.


Mara, (laŭvorte morto), iam nomata Sinjoro de morto, estas budhisma demono, kiu klopodis malhelpi al asketo Gautama (la estonta Gautama Budho) en vekiĝo.


Mara regas al sansaro, do al ĉiuj estuloj, kiuj renaskiĝas. Se iu atingus la vekiĝon, tiu eksiĝos el tiu ĉi rando de renaskiĝado kaj Mara jam ne havas potencon super tiu. Kiam asketo Gautama estis sidanta en Bodhgaja sub arbo bodhi kaj li estis survoje al la vekiĝo, Mara ekkonis tion volante malebligi al li tion. Li sendis al la asketo siajn junajn filinojn, por ke ili forkonduku lian atentemon. Sed asketo Gautama per movo de la mano ŝanĝis la filinojn de Mara en maljunulinojn. Simile li rezistis ankaŭ kontraŭ pluaj maŝoj de Mara, li atingis la vekiĝon kaj fariĝis Budho.


En piednoto de La Dharmo-pado tradukita de Gunnar Gällmo, Eldona Societo Esperanto Stockholm 2002, oni legas: « Marao: En budhismaj tekstoj, Marao estas ofte priskribata kiel la persona diablo, kiel devao misuzanta sian potencon, sed oni povas ankaŭ rigardi lin kiel simbolon por onia propra emo tenti kaj trompi sin mem. »







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár