Leopold Mozart
Leopold Mozart | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1719 (1719-11-14) en Augsburg |
Morto | 28-an de majo 1787 (1787-05-28) (67-jara) en Salzburg |
Tombo | St. Sebastian's Cemetery |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Alma mater | Universitato de Salcburgo |
Profesio | komponisto, muzikologo, violonisto, pedagogo, muzikinstruisto, muzika teoriisto |
Lingvoj | germana lingvo |
Verkaro | Jagdsinfonie |
Familianoj | |
Edz(in)o | Anna Maria Mozart |
Infanoj | Maria Anna Mozart, Wolfgang Amadeus Mozart |
Patro | Johann Georg Mozart |
Leopold MOZART (naskiĝis la 14-an de novembro 1719 en Augsburg, mortis la 28-an de majo 1787 en Salcburgo) estis violonisto kaj komponisto de klasika muziko. Li laboris kiel vicorkestrestro en Salcburgo kaj estis la patro de la grava komponisto Wolfgang Amadeus Mozart.
En la jaro 1747 Leopold Mozart edziĝis kun Anna Maria Pertl en la salcburga katedralo. Oni supozas, ke la rilato estis tre feliĉa. Ili havis sep infanojn, sed nur du infanoj plenkreskiĝis: Maria Anna, nomita Nannerl (1751-1829) kaj Wolfgang Amadeus (1756-1791).
La edzino Anna Maria mortis jam en la jaro 1778 dum vojaĝo al Parizo, kien ŝi akompanis la filon Wolfgang Amadeus. Leopold Mozart mem ne sukcesis atingi la permeson de sia dunganto, la salcburga kortego, kunvojaĝi al Parizo.
Ekde julio 1785 li edukis sian nepon Leopold, la unuan filon de Nannerl. Ŝajne li intencis krei mirinfanon kiel Wolfgang Amadeus. La rilato al la filo Wolfgang malvarmiĝis, kiam tiu edziĝis kun la kantistino Konstanze Weber.
La 28-an de majo 1787 li mortis en Salcburgo, supozeble pro stomaka kancero.
Vidu ankaŭ |
- Mozart, l'opéra rock
Eksteraj ligiloj |
- Pri la libro "Versuch einer gründlichen Violinschule" (germanlingva; "Provo de fundamenta violoninstruado") de Leopold Mozart
Pri franca eldono de la instrulibro por violono de Leopold Mozart (anglalingva)
Biografieto (anglalingva)