Ede Telcs




Ede Telcs [relĉ] (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Telcs Ede) estis hungara skulptisto, medal-artisto. Lia origina nomo estis Teltsch.


Ede Telcs [1] naskiĝis la 12-an de majo 1872 en Baja. Li mortis la 18-an de julio 1948 en Budapeŝto.





Ede Telcs





Memortabulo pri Ede Telcs




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj skulptaĵoj


  • 3 Elektitaj disĉiploj


  • 4 Memorigiloj


  • 5 Fontoj





Biografio |


Ede Telcs devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Szabadka, poste li plulernis en Budapeŝto. Ekde 1888 li lernis en Vieno de Edmund von Hoffmann, poste en la akademio. En 1893 li ricevis jam arĝentan premion. En la sama jaro komenciĝis lia hejma kariero, komence li ligiĝis al György Zala. En 1900 li edziĝis, baldaŭe li havis 3 gefilojn. En 1911 pro vidviĝo li denove edziĝis, la pli nova edzino naskis 2 filojn. Post la 2-a mondmilito li vivis 2 jarojn en Nederlando. Dum la 2-a mondmilito li vivis en Budapeŝto en domo de Svedio, kie la judoj ne estis arestitaj.



Elektitaj skulptaĵoj |



  • ’’skulptaĵo pri Kornélia Hollósy en Makó

  • tombomonumento de Mihály Munkácsy

  • skulptaĵo pri Lajos Kossuth en Kecskemét

  • skulptaĵo pri Mihály Vörösmarty en Budapeŝto en 1908

  • skulptaĵo pri Ignác Alpár en Budapeŝto en 1931

  • diversaj medaloj



Elektitaj disĉiploj |



  • Lajos Berán

  • Elemér Fülöp

  • Géza G. Fekete

  • Gyula Juhász (skulptisto)

  • Lajos Petri



Memorigiloj |



  • memortabulo kaj strato en Baja

  • memortabulo en Budapeŝto



Fontoj |



  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio kun foto




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár