Tondilbekulo
















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tondilbekulo


250px


Biologia klasado






























Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birda klaso Aves

Ordo:

Ĥaradrioformaj Charadriiformes

Familio:

Rinkopedoj Rynchopidae

Genro:

Tondilbekulo ' Rynchops '

Specio:

Tondilbekulo '' Rynchops ''
= Linnaeus 1758


Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Tondilbekulo









v  d  r


Information icon.svg



La Tondilbekuloj, aŭ Rinkopedoj, estas eta familo de birdoj similaj al la ŝternoj en la ordo ĥaradrioformaj, kiu inkludas ankaŭ la vadbirdoj, mevoj kaj aŭkoj. Tiu ĉi familio konsistas el tri specioj kiuj troviĝas respektive en Suda Azio, Afriko kaj Ameriko.


Oni vidu la taksonomion Sibley-Ahlquist por alternativa klasado. La genro nome Rynchops estas ankaŭ skribita kiel Rhynchops (ekzemple en kelkaj de la lastaj eldonoj de la verkoj de Linnaeus), kvankam la unua versio estas taksonomie valida, kaj estas la originala de Linnaeus.




Enhavo






  • 1 Priskribo


  • 2 Listo de specioj kaj sub-specioj


  • 3 Referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Priskribo |


La plej rimarkinda eco en la tri specioj estas, ke ili havas multe pli longan suban bekomakzelon kaj eĉ iom pli mallarĝan. Ili nutras sin per malalta flugado super la akvosurfaco havante la pinton de tiu suba makzelo en la akvo kaj la tutan bekon tondilforman por preni etajn fiŝojn. Ili estas mezgrandaj akvobirdoj (de 36 ĝis 46 cm) de longaj kaj pintaj flugiloj kaj mallongaj kruroj.


Ili estas tropikaj kaj subtropikaj specioj, kiuj loĝas ĉe grandaj riveroj kaj aliaj akvejoj ĉefe internaj. La ino demetas 3-6 ovojn en sabla strando kaj kovas la ovojn. Ĉar la tri specioj estas limigitaj al siaj nestoteritorioj, tiuj specioj estas minacataj pro ĝenado ĉe tiuj nestejoj. Unu specio, la Hindia tondilbekulo estas konsiderata vundebla de la Ruĝa listo de IUCN pro destruo kaj malbonigo de lagoj kaj riveroj kie la specio manĝas.



Listo de specioj kaj sub-specioj |





Afrika tondilbekulo (Rynchops flavirostris) en Ugando




  • Nigra tondilbekulo — Rynchops niger Linnaeus, 1758 —


    • Rynchops niger cinerascens Spix, 1825


    • Rynchops niger intercedens H. Saunders, 1895


    • Rynchops niger niger Linnaeus, 1758




  • Afrika tondilbekulo — Rynchops flavirostris Vieillot, 1816 —


  • Hindia tondilbekulo — Rynchops albicollis Swainson, 1838 —



Referencoj |


  • BirdLife International (2007) Datumaro specio : Rynchops albicollis. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 20/5/2007


Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Tondilbekulo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Tondilbekulo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  • Filmoj de tondilbekulo ĉe Interreta Birdo Kolekto


  • Rynchops Linnaeus. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo