La vorto Falaropo signifas tri vivantajn speciojn de fajnkolajn vadbirdoj de la genro Phalaropus kaj la familio de Skolopedoj, kvankam kelkaj fakuloj atribuas ilin apartan familion nome Falaropedoj. Estas konata ankaŭ fosilia specieo, Phalaropus elenorae, el meza Plioceno; eta ero el malfrua Oligoceno de proksime de Créchy, Francio, estis atribuata al iu prafalaropo (Hugueney et al., 2003); ĝi povus aparteni al frua specio de nuntempa genro sed pli probable ne entute.
Enhavo
1Aspekto
2Parencoj
3Specioj
4Reprodukta kutimaro
5Manĝada tekniko
6Medio
7Teritorio
8Referenco
9Eksteraj ligiloj
Aspekto |
Ili estas 15 ĝis 25 cm longaj kun retfingroj kaj rekta kaj fajna beko. Ili estas ĉefe grizaj kaj blankaj vintre, sed ilia plumaro iĝas markita de ruĝaj markoj somere. Ili estas rimarkindaj birdoj pro du ecoj: ilia nekutimaj -inter aliaj genroj- nestumaj kutimoj kaj ties unikega manĝada tekniko.
Parencoj |
Falaropoj estas proksimaj parencoj de tringoj kaj ankaŭ de the ŝtonturnuloj kaj kalidroj (van Tuinen et al., 2004).
Specioj |
Ruĝa falaropo aŭ Dikbeka falaropo, P. fulicaria Ruĝkola falaropo aŭ Maldikbeka falaropo, P. lobatus Vilsona falaropo aŭ Trikolora falaropo, P. tricolor
Reprodukta kutimaro |
La tipaj reproduktantaj seksaj roloj estas inversigitaj ĉe la tri falaropoj. Inoj estas pli grandaj kaj brilkoloraj ol maskloj. La inoj persekutas la masklojn, konkurencas pro nestaj teritorioj kaj defendos agreseme la nestojn kaj la elektitajn partnerojn. Kiam la ino demetis la ovojn, ŝi komencas sian sudenan migradon forlasinte la masklon kiu kovos kaj zorgos la idojn.
Manĝada tekniko |
Por manĝado la falaropoj kutimas naĝi laŭ eta rapida cirklo formante etan akvokirlon. Tiu kutimo, oni supozas, ke helpas manĝado pro supreigado de manĝeroj el funfo de neprofunda akvo. Tiele la birdo atingos la centron de la kirlo per sia beko plukante etajn insektojn aŭ krustulojn.
Medio |
La Ruĝa falaropo aŭ Dikbeka falaropo, P. fulicaria, kaj la Ruĝkola falaropo aŭ Maldikbeka falaropo, P. lobatus estas nekutimaj vadbirdoj pro tio, ke ili estas konsiderataj pelagikaj aŭ maraj, tio estas, ili pasas grandan parton de siaj vivoj -escepte reprodukta epoko- en maro.
Pro tio ili estas krome halofiloj, tio estas, salŝatantoj kaj manĝas laŭ grandaj aroj en salaj lagoj kiel Lago Mono en Kalifornio kaj la Granda Sala Lago aŭ Great Salt Lake de Utaho.
Teritorio |
La Ruĝa falaropo aŭ Dikbeka falaropo, P. fulicaria, kaj la Ruĝkola falaropo aŭ Maldikbeka falaropo, P. lobatus reproduktiĝas ĉirkaŭ la Arkta Cirklo kaj vintras ĉe tropikaj oceanoj.
Vilsona falaropo (P. tricolor) reproduktiĝas en okcidenta Norda Ameriko kaj migras al Suda Ameriko.
Referenco |
Hugueney, Marguerite; Berthet, Didier; Bodergat, Anne-Marie; Escuillié, François; Mourer-Chauviré, Cécile & Wattinne, Aurélia (2003): La limite Oligocène-Miocène en Limagne-changements fauniques chez les mammifères, oiseaux et ostracodes des différents niveaŭ de Billy-Créchy (Allier, France). Geobios36: 719-731 [Artiklo en la franca kun angla resumo] COI:10.1016/j.geobios.2003.01.002 (HTML abstract)
van Tuinen, Marcel; Waterhouse, David & Dyke, Gareth J. (2004): Avian molecular systematics on the rebound: a fresh look at modern shorebird phylogenetic relationships. Journal of Avian Biology35(3): 191-194. PDF plena teksto
Mallongbeka tringo aŭ Mallongbeka galinaga tringo (Limnodromus griseus) ~ Longbeka tringo aŭ Longbeka galinaga tringo (Limnodromus scolopaceus) ~ Azia tringo aŭ Azia galinaga tringo (Limnodromus semipalmatus)
Galinagoj
Coenocorypha
Galinago de Chatham (Coenocorypha pusilla) ~ Novzelanda galinago aŭ Subantarkta galinago (Coenocorypha aucklandica) ~ Galinago de insulo Campbell (Coenocorypha sp.)
Nigra ŝtonturnulo (Arenaria melanocephala) ~ Koluma ŝtonturnulo (Arenaria interpres)
Skolopoj
Eŭrazia skolopo (S. rusticola) ~ Amamia skolopo (S. mira) ~ Bukidna skolopo aŭ Filipina skolopo (S. bukidnonensis) ~ Malhela skolopo (S. saturata) ~ Celebesa skolopo (S. celebensis) ~ Moluka skolopo (S. rochussenii) ~ Amerika skolopo (S. minor)
Falaropedoj
Ruĝa falaropo aŭ Dikbeka falaropo (P. fulicaria) ~ Ruĝkola falaropo aŭ Maldikbeka falaropo (P. lobatus) ~ Vilsona falaropo aŭ Trikolora falaropo (P. tricolor)
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton . Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) Aikido Japana Nomo: Kanji 合気道 Hiragana あいきどう Spiradaj ekzercoj Aikido , aŭ Ajkido , estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon. La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon. Enhavo 1 Aikido - Oomoto - Esperanto...
Ponto de Mostar Tivadar Csontváry Kosztka [tivadar ĉontvAri kostka], hungare Csontváry Kosztka Tivadar estis indivudueca hungara pentristo kaj apotekisto. En la hungara medio sufiĉas Csontváry. Memportreto de Csontváry Ruinoj de greka teatro en Taormina Pilgrimado al cedroj Soleca cedro Skulptaĵo pri Csontváry Enhavo 1 Vivo 2 Verkaro 3 Postvivo 4 Figuro de Csontváry en artoj 4.1 Filmoj 4.2 Romano 4.3 Dramo 4.4 Esperanto Vivo | Csontváry naskiĝis en Kisszeben en la 5-an de julio 1853 (kiel Kosztka Mihály Tivadar ), li mortis en Budapeŝto, en la 20-a de junio 1919. Lia patro Kosztka László estis apotekisto, tiun profesion praktikadis ankaŭ Tivadar. En 1880 antaŭ la apoteko li desegnis sur apoteka papereto ĉaron kun bovoj. Tiun ekvidis la ĉefapotekisto kaj ekkriis: „Ja vi naskiĝis pentristo!”. Tiam Csontváry aŭdis ankaŭ dian voĉon: „Vi estos la plej granda sunovoja pentristo de la mondo, pli granda, ol Raf...
Metroo de Marsejlo Logoo Ĝeneralaj informoj Loko Marsejlo Francio Transportsistema speco Metroo Komenco de trafiko 26-a de novembro 1977 Teknikaj informoj Longeco de sistemo 21,6 km Nombro de linioj 2 Nombro de veturiloj 36 Nombro de stacioj 28 (+ 2 interkonektoj) Aliaj informoj Traklarĝo 1 435 mm Transportisto RTM v • d • r La Metroo de Marsejlo (Francio) (france Métro de Marseille ) estas metrosistemo funkcianta per pneŭoj derivita de la teknologio disvolvigita de la RATP por la metroo de Parizo. Ĝi malfermiĝis unuafoje al la publiko en la jaro 1977. Ĝi konsistas el du linioj, parte subteraj, kun longeco de entute 21,6 km , situantaj nur en la municipo Marsejlo. Nuntempe konstruiĝas du plilongigaĵoj. Enhavo 1 Mapo 2 Metrolinioj 2.1 Linio 1 2.2 Linio 2 3 Vidu ankaŭ 4 Eksteraj ligiloj Mapo | Mapo de la metroo de Marsejlo Metrolinioj | ...