VAX






La unua supermini: VAX 11-780


VAX - (mallongigo de Virtual Address eXtension) estas nomo de procesoro kaj de familio de diversfortaj komputilegoj far firmao DEC. eXtension signifas kongruecon rilate al 16-bita arkitekturo de komputilego PDP/11. Vico de VAX-komputiloj komenciĝas per modelo 11/780en 1978 j. Servilo VAX 11/780 lanĉis epokon de supermini kaj permesis al DEC atingi la duan lokon post IBM en komputila industrio. Dum sekvaj 14 jaroj estis produktitaj kelkaj dekoj da modeloj de 32-bitaj procesoroj VAX kaj samnomaj serviloj. Komence procesoroj VAX okupis tabulon, sed fine de sia evoluo jam estis pakitaj en unu kristalon. Fine de 80-aj jaroj de 20 jc 32-bitaj VAX jam malgajnis al novicoj de konkurantoj - procesoroj SPARC kaj MIPS. DEC dum ia tempo eĉ paralele produktis du familiojn de laborstacioj: VAXstation kun procesoroj VAX kaj DECstation kun procesoroj MIPS. Tamen 64-bita arkitekturo gajnis kaj VAX generis al procesoro Alpha, kiu aperis en 1992 j.






Portala ikono Portalo pri Komputiko







Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo