Nocio
Nocio estas iu ajn pens-elemento, ĝenerale esprimita per termino, litera simbolo aŭ per iu ajn alia simbolo. Kiel pliprecizigo de ideo ĝi ne rilatas al lingvoj, vortoj aŭ simboloj [1] . Nocio estas baza koncepto de terminologio. Enhavo 1 Klasoj de nocioj 2 Nocioj en Vikipedio 3 Problemoj de tradukado 4 Vidu ankaŭ 5 Literaturo 6 Fontoj Klasoj de nocioj | Nocioj povas esti la mensaj prezentaĵoj ne nur de estaĵoj aŭ objektoj (esprimataj per substantivoj), sed pli larĝ-signife ankaŭ de kvalitoj (esprimataj per adjektivoj aŭ substantivoj), de agoj (esprimataj per verboj aŭ substantivoj), kaj eĉ de lokoj, situacioj aŭ rilatoj (esprimataj per adverboj, prepozicioj, konjunkcioj aŭ substantivoj). Nocio povas reprezenti nur unu individuan objekton aŭ - per abstraktado - ĉiujn individuojn, kiuj komune havas iujn karakterizaĵojn. Krome nocio povas estiĝi el kombino de aliaj nocioj eĉ sen rilato al realeco. La nombro de nocioj (reprezentataj per terminoj)...