Admiralo de Francio




Admiralo de Francio estas ŝtata ĉefofico de la Franca Respubliko, rekompence de esceptaj militaj servoj. Ĝi ekvivalentas por la maristoj al tiu de marŝalo de Francio.




Enhavo






  • 1 En la Malnova Reĝimo


  • 2 Kronologia listo de Admiraloj de Francio


  • 3 Notoj kaj referencoj


  • 4 Vidu ankaŭ


    • 4.1 Bibliografio


    • 4.2 Vidu ankaŭ


    • 4.3 Eksteraj ligiloj







En la Malnova Reĝimo |




Tombo en Luvro de Philippe Chabot, Grafo de Brion, Admiralo de Francio en la 16-a jc.


La ofico de admiralo de Francio estis kreita en 1270 de sankta Ludoviko, okaze de la oka krucmilito. Tiam ĝi estis ofico ekvivalenta al tiu de konestablo de Francio, kaj granda ofico de la reĝlando.


Admiralo de Francio respondecis pri la bordoj de Pikardio, de Normandio, de Aŭniso kaj de Santonĝo. Ĝia ofico kreskis komence de la 17-a jc al Gujeno kaj poste al Provenco.
En milittempo, li estas komisiita arigi la francajn komercajn ŝipojn por konsistigi ŝiparon. Li devas armigi, ekipi kaj provianti la ŝipojn por kapero, doni kaperleteron al la korsaroj (kaperado estis tiam la ĉefa formo de marmilito). En pacotempo, li zorgas pri la bona stato de la reĝa ŝiparo, kiam ĝi ekzistas, sed precipe de la markomerco kaj de la komerca ŝiparo.



Kronologia listo de Admiraloj de Francio |




  • Florent de Varenne : 1270, farita Admiralo de sankta Ludoviko, unua konata Admiralo de Francio.


  • Aubert la 2-a de Longueval, mortinta en marbatalo en 1283 ĉe la bordoj de Aragonio


  • Othon de Torcy : 1296-1297


  • Mathieu la Kvara la Granda de Montmorency : 1297-1304


  • Rainier la Unua Grimaldi : 1304-1314


  • Hugues Quieret : 1335


  • Antonio Doria : 1339


  • Louis de La Cerda, grafo de Talmont: 1341, Princo de Insuloj Fortunées


  • Karlo la 1-a Grimaldi la Granda, senjoro de Monako: 1342


  • Pierre Flotte de Revel : 1345-1347


  • Jean de Nanteuil : 1347-1356

  • vaka ofico : 1356-1359


  • Enguerran de Mentenay : 1359


  • Jean « Baudran » de la Heuse : 1359-1368. Kavaliro, senjoro de Bellencombre, Supra-Normandio.


  • François de Perilleux: 1368-1369


  • Aymeri la Sesa, vicgrafo de Narbonne : 1369-1373


  • Jean de Vienne : 1373-1396


  • Renaud de Trie, senjoro de Serifontaine:1396-1405


  • Pierre de Bréban, dit Clignet : 1405-1408


  • Jacques la Unua de Châtillon, siro de Dampierre : 1408-1415


  • Robert de Bracquemont,dit Robinet : 1417-1418


  • Jeannet de Poix ou de Tyrel : 1418


  • Charles de Recourt, vicgrafo de Beauvoir : 1418-1419


  • Georges de Beauvoir de Chastellux : 1420


  • Louis de Culant, senjoro de Culant kaj de Châteauneuf : 1421-1437


  • William de la Pole*, duko de Suffolk : 1424-1437 (nomumita de Henriko la Sesa)


  • Edouard de Courtenay* : 1439-14.. (nomumita de Henriko la Sesa)


  • André de Montfort de Laval de Lohéac : 1437-1439


  • Prigent la 7-a de Coëtivy, senjoro de Rais : 1439-1450


  • Jean la 5-a de Bueil : 1450-1461


  • Jean de Montauban : 1461-1466


  • Louis de Bourbon, grafo de Rusiljono : 1466-1486, bastarda filo de Karlo la Unua de Bourbon


  • Louis Malet de Graville : 1486-1508


  • Charles la 2-a de Amboise de Chaumont : 1508-1511


  • Louis Malet de Graville: denove en 1511-1516


  • Louis la 2-a de La Trémoille, vicgrafo de Thouars, prino de Talmont: 1517


  • Guillaume Gouffier de Bonnivet : 1517-1525


  • Philippe Chabot, grafo de Charny : 1525-1543


  • Claude d'Annebaut, barono de Retz kaj de La Hunaudaye :1543-1547


  • Antoine de Noailles : 1547-1552


  • Gaspard la 2-a de Coligny : 1552-1572


  • Honorat la 2-a de Savojo, markizo de Villars : 1572-1578


  • Charles de Lorraine, duko de Majeno : 1578-1582


  • Anne de Batarnay de Joyeuse, barono de Arques, duko de Joyeuse : 1582-1587


  • Jean Louis de Nogaret de La Valette, duko de Epernon : 1587-1589


  • Antoine de Brichanteau, markizo de Nangis : 1589-1590


  • Bernard de Nogaret : 1589-1592


  • Charles de Gontaut-Biron : 1592-1594


  • André de Brancas, senjoro de Villars : 1594-1595


  • Charles de Montmorency-Damville, duko de Damville : 1596-1612


  • Henri la 2-a de Montmorency : 1612-1626


Ofico anstataŭita inter 1627 kaj 1669 per tiu de Granda-mastro pri navigado



  • Louis de Bourbon, grafo de Vermandois : 1669-1683


  • Louis Alexandre de Bourbon, grafo de Tuluzo : 1683-1737


  • Louis Jean Marie de Bourbon, duko de Pentievro : 1737-1791


  • Charles Henri d'Estaing : 1792


  • Joaĥimo Murat : 1805-1814


  • Louis-Antoine d’Artois, duko de Angulemo : 1814-1830


  • Victor Duperré : 1830


  • Laurent Truguet :1831


  • Albin-Reine Roussin : 1840


  • Ange-René-Armand de Mackau : 1847


  • Charles Baudin : 1854


  • Ferdinand Hamelin : 1854


  • Alexandre Ferdinand Parseval-Deschenes : 1854


  • Armand Joseph Bruat : 1855


  • Joseph Romain-Desfossés : 1860


  • Charles Rigault de Genouilly : 1864


  • Léonard Victor Charner : 1864


  • François Thomas Tréhouart : 1869



  • Francois Darlan : kreita admiralo de la Ŝiparo en 1939. Tiu nomo estis nek ĉefofico nek rango kaj ne respondis al tiu de Admiralo de Francio, sed estis pli ĝuste ofico kreita ad personam por doni al al estro de la kvara ŝiparo la plej potenca en la mondo gravan rangon sur nacia kaj internacia scenejo, antaŭ la dua mondmilito.


Notoj kaj referencoj |





Vidu ankaŭ |




  • Admiralo de Francio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Admiralo de Francio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Bibliografio |


  • B. Barbiche, Les institutions de la monarchie française à l'époque moderne, eldoninto "Presses universitaires de France", 1999.


Vidu ankaŭ |



  • Marŝalo de Francio

  • Rangoj de franca armeo

  • Granda-Admiralo

  • Historio de la franca ŝiparo



Eksteraj ligiloj |



  • Rangoj de ŝiparo sur la TTT-ejo de la nacia ŝiparo























Portala ikono Portalo pri milita historio
Portala ikono Portalo pri Reĝlando Francio
Portala ikono Portalo pri maro
Portala ikono Portalo pri rekompencoj kaj distingoj
Portala ikono Portalo pri franca politiko








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár