Hotelo de la Invalidoj
La Nacia Hotelo de la Invalidoj (franclingve Hôtel national des Invalides), aŭ pli simple « la Invalidoj » (les Invalides) estas fama monumento de Parizo, kies konstruo estis ordonita de la reĝo Ludoviko la 14-a je la 24-a de februaro 1670 por gastigi la kriplulojn aŭ la aliajn invalidojn de la armeoj.
Hodiaŭ la hotelo ankoraŭ zorgas pri vunditaj militistoj, sed ankaŭ entenas plurajn muzeojn (inkluzive de muzeo pri armeo kaj armiloj) kaj militistan nekropolon. Sub la fama, oraspekta kupolo de la Hotelo troviĝas la tombmonumento de Napoléon Bonaparte.
Vidu ankaŭ |
- Invalides (pariza metrostacio)
- Invalides (stacidomo)
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo de la Invalidoj
- Ampleksa kolekto da bildoj