Kuniklo




"Kuniklo el Hindioj" estas la alia besto, vidu pri ĝi en kavio.

















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kuniklo


Sylvilagus audubonii
Sylvilagus audubonii


Biologia klasado






















Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Mamuloj Mammalia

Ordo:

Leporuloj Lagomorpha

Familio:

Leporedoj Leporidae
parte



Genroj


Pentalagus
Bunolagus
Nesolagus
Romerolagus
Brachylagus
Sylvilagus
Oryctolagus
Poelagus



Aliaj Vikimediaj projektoj







Commons-logo.svg

Komunejo pri Kuniklo









v  d  r


Information icon.svg



Kuniklo, nome sovaĝa (Oryctolagus cuniculus), aŭ hejma (Oryctolagus cuniculus var. edulis) estas besteto simila kaj parenca al leporo, sed malpli granda; en la naturo ĝi fosas por si kavaĵojn unu metron sub la tero; ĝi havas molan hararon, diverskoloran laŭ la raso. Kuniklo estas bredata en kuniklejoj pro la viando (kuniklaĵo) kaj pro sia felo, tre uzata en pelt-industrio, ofte por imitaĵoj de pli valoraj peltoj (leopardaj k.s.).


La aldomigo de la hejma kuniklo (ankaŭ domkuniklo) komenciĝis en la antikva epoko kaj la bredado rapide disvastiĝis en la Romia imperio. Oni bredis ĝin en la mezepoko en urboj, en la novepoko ĉe minejoj, laboristoj, ĉar ĝi produktis valoran viandon en eta loko ankaŭ per restaĵoj nutrata. Hodiaŭ la kuniklo estas bredata por felo kaj viando. Ĝia viando estas bongusta, sukriĉa; la graso estas bone digestebla, pro tio konvenas al dietaj menuoj. El la felo oni produktas en la industrio malpezan, belan, varmorezervan pelton.


La sovaĝa kuniklo estas tre multiĝema, de aprilo ĝis oktobro po 5 semajnoj naskas 3-12 idojn. La graveda periodo estas 30 tagoj, la kuniklino seksardas ĉiun 14-16. tagojn, la ovolado (demeto de ovolo en la ovarion) sekvas la naturan parigon (gravedigon) post 4-6 horojn. La kuniklino - en la lasta parto de la gravedeco - pretas sin al nasko: elŝiras felharojn, konstruas neston. Ŝi naskas 5-12 kuniklidojn. Ŝi havas 4-5 mamparojn, per kiuj ŝi nutras la idojn.


Ĝi estas indiĝena besto en Mez-, Sud-Eŭropo, Nord-Afriko. Oni alportis ĝin al Aŭstralio, kie ĝi tiom tromultiĝis, ke damaĝegis.



Specioj kaj subspecioj |



  • Vulkankuniklo konata ankaŭ kiel teporingo aŭ zakatuĉe (Romerolagus diazi)

Conejobubus.jpg

La rasojn oni grupigas laŭ grandeco. Aparta raso estas la angora kuniklo. vidu ĉinĉilo


Kuniklo estas preskaŭ proverba pro sia multiĝemo, timemo.


Malsano de kuniklo estas la kokcido (coccidiosis).




  • Kuniklo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Kuniklo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)







Portala ikono Portalo pri Zoologio








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár